close
Saltu al enhavo

Rudolf Diesel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rudolf Diesel
Persona informo
Rudolf Diesel
Naskonomo Rudolf Christian Karl Diesel
Naskiĝo 18-an de marto 1858 (1858-03-18)
en Parizo
Morto 30-an de septembro 1913 (1913-09-30) (55-jaraĝa)
en Manika Markolo
Mortis per drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo maro Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio luteranismo vd
Etno germanoj vd
Lingvoj germana franca Esperanto angla vd
Loĝloko Londono vd
Ŝtataneco Reĝlando Bavario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Teĥnologia Universitato Munkeno
Munkena universitato Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Rudolf Diesel
Memorigilo Rudolf Diesel
Familio
Edz(in)o Louise Martha Diesel (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Eugen Diesel (mul) Traduki, Hedwig von Schmidt (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Parencoj Paul Barnickel (en) Traduki (nevo) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo inventisto
inĝeniero
entreprenisto
esperantisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo inĝeniero vd
Doktoreca konsilisto Carl von Linde vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Rudolf Diesel en 1883

Ruldolf Christian Karl DIESEL Diesel [dizel] (naskiĝis la 18-an de marto 1858[1] , Parizo, Francilio[2], malaperis la 29-an de septembro 1913[1]) estis germana inĝeniero, kiu inventis intern-brulan motoron. Li ankaŭ estis lingvosciencisto kaj virtuozo de artoj.[1]

Lia plej granda merito estas la de li inventita kaj laŭ li nomita dizelo, motoro kun interna brulado, en kiu la karburaĵo, injektita en forte densigitan aeron, spontane ekbrulas. Ĝi ankoraŭ nuntempe estas uzata ekzemple por ŝipoj, aŭtoj, lokomotivoj kaj agrikulturaj maŝinoj. En la jaro 1897 li prezentis la unuan funkciantan modelon. Ankaŭ la peza benzino uzata por tiaj motoroj fojfoje erare estas nomata dizelo.

La venkon de sia invento Rudolf Diesel tamen nur parte travivis. Oftaj kvereloj pri patentoj, akraj atakoj far aliaj inĝenieroj kaj financaj malfacilaĵoj pro misinvestoj fine ruinigis lian sanon. En 1913 li mortis dum ŝipvojaĝo de Belgio al Britio. Oni supozas, ke li mem finis sian vivon.

Diesel kaj Esperanto

[redakti | redakti fonton]
Citaĵo
 De multaj jaroj mi mem interesiĝas pri Esperanto. Tiu ĉi internacia helplingvo plenumas bazajn kondiĉojn, por ke akceptu ĝin plej multaj popoloj kaj ke ĝi plue ekzistadu en natura ligo kun la ĉefaj gvidantaj lingvoj en la genia simpleco kaj logiko de sia strukturo.

Ĉi tiun lingvon mi pritraktas el vidpunkto de inĝeniero, kies klopodo estas direktita al ŝparo de energio... La celo de Esperanto estas ŝpari tempon, energion, laboron, monon, kaj plirapidigi, plisimpligi la internaciajn rilatojn.

De tiu vidpunkto estas malfacile kompreni kontraŭstarojn, kiaj ankoraŭ aperas kontraŭ enkonduko de la afero tiel utila por la homaro. Mi opinias enkondukon de Esperanto kiel necesegan bezonon por la paco kaj kulturo. 
 Das Esperanto ein Kulturfaktor, 1913

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Informfontoj

[redakti | redakti fonton]

Pliaj Informoj

[redakti | redakti fonton]
Trovu « Rudolf Diesel » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»