close
Saltu al enhavo

Saul Kripke

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saul Kripke
Persona informo
Saul Kripke
Naskiĝo 13-an de novembro 1940 (1940-11-13)
en Bay Shore
Morto 15-an de septembro 2022 (2022-09-15) (81-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortis pro naturaj kialoj Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per pankreata kancero Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio judaismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Harvard - matematiko (1962)
Omaha Central High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Myer S. Kripke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Dorothy K. Kripke (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Madeline Kripke Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo filozofo
matematikisto
verkisto
universitata instruisto
logikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo nuntempa filozofio Okcidenta filozofio analiza filozofio filozofio de lingvo logiko metafiziko aro-teorio epistemologio filozofio de menso filozofio modala logiko vd
Doktoreca konsilisto Willard Quine vd
Verkado
Verkoj Nomado kaj Neceseco vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Saul Aaron KRIPKE / ˈkrɪpki /; naskiĝis la 13-an de novembro 1940 en Bay Shore, Longinsulo, Novjorkio - mortis la 15-an de septembro 2022 en Plainsboro, Nov-Ĵerzejo) estis usona analiza filozofo kaj logikisto. Li faris gravajn kontribuojn al logiko, precipe en la kampo de modala logiko, kaj al la filozofio de lingvo, precipe nomteorio (d:Q2419216).

Li estis eminenta profesoro pri filozofio ĉe la Diplomiĝinta Centro de la Urba Universitato de Novjorko kaj emerita profesoro ĉe Universitato Princeton. De la 1960-aj jaroj ĝis sia morto, li estis centra figuro en pluraj kampoj rilataj al matematika kaj modala logiko, filozofio de lingvo kaj matematiko, metafiziko, epistemologio kaj komputebloteorio-rikurteorio (d:Q818930).

Lia verkaro, esenca referenco en ĉi tiuj areoj, lasis profundan spuron sur nuntempa analiza filozofio. Multo de lia verkado restas neeldonita, ekzistante nur kiel registradoj kaj manuskriptoj cirkulantaj private.

Kripke faris influajn kaj originalajn kontribuojn al logiko, precipe modala logiko. Lia ĉefa kontribuo estas semantiko por modala logiko implikanta eblajn mondojn, nun nomata Kripke-semantiko.[1] En 2001, la Reĝa Sveda Akademio aljuĝis al li la Premion Schock en la kampoj de logiko kaj filozofio; ĉi tiu premio estas konsiderata analoga al la Nobel-premio. Lastatempa enketo vicigas Kripke inter la dek plej gravaj filozofoj de la lastaj ducent jaroj.[2]

Kripke ankaŭ parte respondecis pri la reviviĝo de metafiziko kaj esencismo post la malkresko de logika pozitivismo, asertante ke neceso estas metafizika nocio aparta de la epistema nocio de a priori, kaj ke ekzistas necesaj veroj konataj a posteriori, kiel ekzemple ke akvo estas H₂O. Prelegserio de Princeton en 1970, publikigita libroforme en 1980 kiel Nomado kaj Neceso, estas konsiderata unu el la plej gravaj filozofiaj verkoj de la 20-a jarcento. Ĝi enkondukis la koncepton de nomoj kiel rigidaj indikiloj, nomumante (elektante, indikante, referencante al) la saman objekton en ĉiu ebla mondo, kontraste al priskriboj. Ĝi ankaŭ establis la kaŭzan teorion de Kripke pri referenco, disputante la priskribistan teorion trovitan en la koncepto de senco de Gottlob Frege kaj la teorio de priskriboj de Bertrand Russell. Kripke ofte videblas en opozicio al la alia granda filozofo de la malfrua 20-a jarcento, kiu evitis logikan pozitivismon: W. V. O. Quine. Quine malakceptis esencismon kaj modalan logikon.[3][4]

Kripke ankaŭ donis originalan interpreton de Ludwig Wittgenstein, konata kiel " Kripkenstein ", en sia verko Wittgenstein on Rules and Private Language. La verko enhavas lian argumenton pri regul-sekvado, paradokson por skeptiko pri signifo. Multo de lia verko restas neeldonita aŭ ekzistas nur kiel sonbendaj registradoj kaj private cirkulitaj manuskriptoj.

Eble lia plej konata verkaĵo de Kripke estas lia monografio Identeco kaj Neceso (Necessity of Identity, 1971, pri la koncepto vidu d:Q28456812).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Jerry Fodor, "Water's water everywhere", London Review of Books, 21 October 2004
  2. Brian Leiter, Leiter Reports: A Philosophy Blog, "So who *is* the most important philosopher of the past 200 years?"
  3. Quine versus Kripke on the Metaphysics of Modality
  4. What the Tortoise said to Kripke by Romina Padro

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]