close
Saltu al enhavo

Sotragero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sotragero
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09197
Urbestro Serafín Aguilar García
Demografio
Loĝantaro 300  (2025) [+]
Loĝdenso 50 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 25′ N,  43′ U (mapo)42.409722222222-3.7130555555556Koordinatoj: 42° 25′ N,  43′ U (mapo) [+]
Alto 853 m [+]
Areo 6 km² (600 ha) [+]
Sotragero (Provinco Burgoso)
Sotragero (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Sotragero
Sotragero (Hispanio)
Sotragero (Hispanio)
DEC
Situo de Sotragero

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sotragero [+]
vdr

Sotragero [sotraĤEro] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Geografio

[redakti | redakti fonton]
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,490 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 289 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo kaj atingis 300 loĝantojn.

Ĝi distas 8 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Sotragero formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833, kiel registrita en la Censo de Floridablanca de 1787. estis reĝlanda jurisdikcio kun vicurbestro.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj kaj ĉefe funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo.

Demografia evoluo

[redakti | redakti fonton]
188718971900191019201930194019501960197019811991200120112021
241237253268268272266234237173146122164281289

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]