Telin

| Telin | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| departemento-ranga urbo urbego | |||||
| Administrado | |||||
| |||||
| Poŝtkodo | 112700 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 2 717 732 (2010) [+] | ||||
| Loĝdenso | 209 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 42° 17′ N, 123° 50′ O (mapo)42.28407123.83654Koordinatoj: 42° 17′ N, 123° 50′ O (mapo) [+] | ||||
| Areo | 12984,51 km² (1 298 451 ha) [+] | ||||
| Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Telin, per simpligita ĉina skribo 铁岭, per tradicia ĉina skribo 鐵嶺, per pinjino Tiělǐng estas prefektura (triaranga) milionurbo en provinco Ljaŭningo en Ĉina Popola Respubliko.

Demografio
[redakti | redakti fonton]En 2020 la prefektura loĝantaro estis 2 388 294 homoj. Ili apartenas al multaj etnoj. La plimulto estas hanoj, la malplimultoj estas ekzemple manĉuroj, koreoj, mongoloj, ujguroj, rusoj. La malplimultoj konsistigas 23% de la tuta loĝantaro.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Laŭ administrado Telin administras 7 partojn. Ŝenjango troviĝas 65, ĉefurbo Pekino 679, Ŝanhajo 1247 km laŭ .
Historio
[redakti | redakti fonton]Homa agado okazis en la regiono jam dum la neolitiko antaŭ 7000 jaroj. Oni fandis arĝenton en ĉi tiuj lokoj en 917. La 16-an de marto 1905 la japana armeo okupis Telin. En 1932 la areo iĝis parto de la Manĉukuo, kiu estis detruita en 1945 kaj post 4 jaroj parto de la Ĉina Popola Respubliko.
Ekonomio
[redakti | redakti fonton]La areo havas abundajn valorajn metalojn kaj mineralajn rimedojn, inkluzive de oro, arĝento kaj baŭksito. Menciindas la karbominado.

Trafiko
[redakti | redakti fonton]La prefekturbo estas ligita per fervojaj kaj ĉefvojaj linioj.
Klimato
[redakti | redakti fonton]Telin situas en modera kontinenta musona klimato. La jara averaĝa temperaturo estas 8,5 °C kaj varias inter 3-14 °C. Jare averaĝe pluvas 672 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed julie kaj aŭguste pli ofte.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- pluraj preĝejoj
- muzeo
- teatro
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]Fontoj
[redakti | redakti fonton]- WikiTrans















