Tom Stoppard
Tom STOPPARD (naskiĝis Tomáš Sträussler; la 3-an de julio 1937 en Zlín en la tiama Ĉeĥoslovakio - mortis la 29-an de novembro 2025 en Dorset) estis brita dramisto kaj scenaristo, gajninto de la Akademia Premio por Plej Bona Scenaro kaj la Tony-premio por Plej Bona Dramisto.
Li estis fama pro teatraĵoj kiel The Coast of Utopia, The Real Thing, Rosencrantz and Guildenstern Are Dead, Rock 'n' Roll, kaj pro la scenaro por la filmo Shakespeare in Love.
Vivo
[redakti | redakti fonton]Originale nomita Tomáš Sträussler, Stoppard naskiĝis en Ĉeĥoslovakio. Ĉar liaj gepatroj estis judoj, marton 1939, kiam la nazioj invadis ilian landon, ili fuĝis al Singapore. Ili translokiĝis en 1941 al Darjeeling, Hindio antaŭ la japana kapto de Singapore, kaj en 1946 al Anglio.
Kiam li havis 17 jarojn, Stoppard komencis labori kiel ĵurnalisto. En 1967 ensceniĝis lia unua sukcesa teatraĵo, Rosencrantz and Guildenstern Are Dead. Krom verki siajn proprajn teatraĵojn, Stoppard angligis alilingvajn teatraĵojn.
Stoppard estas fervora ĉampiono de homaj rajtoj.
Stoppard dufoje edziĝis. En 1992 li forlasis sian duan edzinon por eniri amrilatojn kun la aktorino Felicity Kendal, kiu ĉefrolis en pluraj liaj teatraĵoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]La multaj teatraĵoj de Stoppard plenplenas da spriteco kaj traktas filozofiajn temojn. Plurajn li verkis por televidilo kaj radiofono. Li estas inter la plej sukcesaj kaj influaj dramistoj de moderna Britio kaj multfoje premiiĝis.

