Udo Kier
| Udo Kier | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Udo Kier | ||
| Naskonomo | Udo Kierspe | |
| Naskiĝo | 14-an de oktobro 1944 en Kolonjo | |
| Morto | 23-an de novembro 2025 (81-jaraĝa) en Rancho Mirage | |
| Lingvoj | germana vd | |
| Ŝtataneco | Germanio | |
| Profesio | ||
| Okupo | filmaktoro aktoro filmreĝisoro televida aktoro teatra aktoro voĉaktoro muzikisto | |
| Aktiva dum | 1966–2025 vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Udo KIER (naskita la 14-an de oktobro 1944 en Kolonjo kiel Udo Kierspe; mortis la 23-an de novembro 2025 en Palm Springs, Kalifornio) estis germana aktoro kaj voĉaktoro, kiu aperis en pli ol 270 filmaj kaj televidaj produktadoj ekde la 1960-aj jaroj.
Ĉefe konata pro sia laboro en hororaj kaj ekspluatadaj (d:Q4843694) filmoj, estis unu el la malmultaj germanaj aktoroj, kiuj regule laboris en Holivudo kaj specialiĝis pri strangaj subtenaj roloj apud gravaj steluloj. Li ankaŭ laboris en la sendependaj kaj artkinejaj filmsektoroj kun reĝisoroj kiel Andy Warhol, Lars von Trier, Rainer Werner Fassbinder, Paul Morrissey, Werner Herzog, Christoph Schlingensief kaj Gus Van Sant.[1][2]
Kvankam li neniam subtenis grandajn Holivudajn produktaĵojn ("Komercaj usonaj filmoj estas produkto, kiel lavmaŝinoj aŭ panrostilo," li kutimis diri), li partoprenis en filmoj kune kun tiaj kinaj steluloj kiel Nicole Kidman, Michael J. Fox, Keanu Reeves, River Phoenix, Bruce Willis, Dolph Lundgren, John Malkovich kaj Arnold Schwarzenegger.
Filmaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- 1981 – Lili Marleen
- 1991 – Europa
- 1995 – Johnny Mnemonic
- 1998 – Armageddon
- 2000 – Dancer in the Dark
- 2000 – Shadow of the Vampire
- 2021 – Swan Song
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Interview With An Icon: Udo Kier Discusses His Career And Latest Projects!. Iconvsicon.com (12 March 2012). Alirita 7 October 2012 .
- ↑ Iron Sky: Interview with Udo Kier | Electric Sheep – Features, essays & interviews from the mavericks of the film world. Electricsheepmagazine.co.uk (21 May 2012). Alirita 7 October 2012 .
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo
- Udo Kier ĉe Interreta filma datumbazo (angle)
- Udo Kier ĉe la germana dublada karto-indekso

