Val Kilmer
| Val Kilmer | ||
|---|---|---|
| Persona informo | ||
| Val Kilmer | ||
| Naskonomo | Val Edward Kilmer | |
| Naskiĝo | 31-an de decembro 1959 en Los-Anĝeleso | |
| Morto | 1-an de aprilo 2025 (65-jaraĝa) en Los-Anĝeleso | |
| Mortis pro | naturaj kialoj | |
| Mortis per | pneŭmonito | |
| Religio | Kristana Scienco vd | |
| Lingvoj | angla vd | |
| Ŝtataneco | Usono | |
| Alma mater | Lernejo Juilliard - Bakalaŭro de Belarto Campion High School (en) profesia lernejo Hollywood Chatsworth High School (en) The Center for Early Education (en) | |
| Subskribo | ||
| Familio | ||
| Patro | Eugene Kilmer (mul) | |
| Patrino | Gladys Ekstadt (mul) | |
| Edz(in)o | Joanne Whalley (1988–1996) | |
| Infanoj | Jack Kilmer (mul) | |
| Parencoj | Nora Jones (mul) Thomas Kilmer (mul) | |
| Profesio | ||
| Okupo | filmaktoro teatra aktoro televida aktoro voĉaktoro aktoro | |
| Laborkampo | aktorado vd | |
| Aktiva dum | 1981–2022 vd | |
| Verkado | ||
| Verkoj | Top Gun ❦ Willow ❦ The Doors ❦ Heat ❦ Top Gun: Maverick ❦ Kiss Kiss Bang Bang ❦ Batman Forever vd | |
| En TTT | Oficiala retejo vd | |
| vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Val Edward KILMER (n. la 31-an de decembro 1959, m. la 1-an de aprilo 2025)[1][2] estis usona aktoro.[3] Dekomence aktoro de teatro, Kilmer famiĝis per aperoj en komediaj filmoj, starte per Top Secret! (1984) kaj Real Genius (1985), same kiel pro la militagada filmo Top Gun (1986) kaj la fantazia filmo Willow (1988).
Kilmer atingis laŭdon pro sia ludado kiel Jim Morrison en la filmo de Oliver Stone The Doors (1991). La steluleco de Kilmer pluis, ĉar li estis ofte elektita kiel ĉefrolulo en filmoj laŭditaj de kritiko kiel la vakera filmo Tombstone (1993), kaj la krimdramoj True Romance (1993), kaj Heat (1995). Li anstataŭis Michael Keaton en la ludado de Bruce Wayne/Batman en la filmo de Joel Schumacher Batman Forever (1995). Li plue aktoris en filmoj kiel The Ghost and the Darkness (1996), The Island of Dr. Moreau (1996), The Saint (1997), The Prince of Egypt (1998), Pollock (2000), Alexander (2004), Kiss Kiss Bang Bang (2005), Déjà Vu (2006), Bad Lieutenant: Port of Call New Orleans (2009), kaj Song to Song (2017). "Se estas premio por la plej neagnoskita ĉefa viro de lia generacio, Kilmer estu tio," skribis la kritikisto Roger Ebert, "li montris gamon de roluloj tiom konvinke ke plej verŝajne plej granda parto de homoj, eĉ nune, ne konstatas, ke ili estis rigardante la saman aktoron."[4]
Ekde 2015, Kilmer en sia privata vivo luktis kontraŭ gorĝo-kancero; li suferis operacion en sia traĥeo kio damaĝis siajn voĉajn kordojn ĝis la punkto ke li tre malfacile povis paroli. Li suferis ankaŭ ĥemiterapion kaj du traĥeotomiojn.[5][6][7][8] En 2020, li publikigis sian memorlibron titolitan, I'm Your Huckleberry: A Memoir.[9] Lia lukto estis registrita en 2021 per dokumenta filmo titolita Val kiu dokumentis siajn karieron kaj sanproblemojn. La filmo premieris en la Festivalo de Cannes kaj ricevis kritikajn laŭdojn.[10] En 2022, Kilmer reprenis sian roloj kiel Iceman, reunuiĝinte kun Tom Cruise, en Top Gun: Maverick (2022). Li estis unu el la plej bone pagitaj aktoroj de la 1990-aj jaroj; filmoj en kiuj li aperis enspezis ĉirkaŭ 3.5 mil milionojn de usonaj dolaroj tutmonde.[11]
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Val Kilmer Biography: Film Actor (1959–)". Biography.com (FYI/A&E Networks). Arkivita el la originalo la 5-an de majo 2016. Alirita la 31-an de oktobro 2016.
- ↑ "'If my name wasn't Valentine, I might enjoy the day'". The Irish Times. Alirita la 7-an de januaro 2023.
- ↑ Nigeria, Post (23a de Januaro, 2023). "Val Kilmer Net Worth, Height, Birthday, Biography, Age, Parents". Arkivigite je 2023-02-03 per la retarkivo Wayback Machine PostNGR. Alirita la 3-an de februaro 2023.
- ↑ Ebert, Roger (3a de Aprilo, 1992). Thunderheart Arkivita la 12-an de oktobro 2012, en Wayback Machine. Chicago Sun-Times. Alirita en 2011-03-06.
- ↑ Abramovitch, Seth (20-a de decembro 2017). "Val Kilmer Opens Up About Battling Cancer and His Kids' Showbiz Ambitions". The Hollywood Reporter. Alirita la 21-an de decembro 2017.
- ↑ Pappademas, Alex (21-a de aprilo 2020). "Val Kilmer Doesn't Believe in Death". Men's Health. Alirita la 23-an de aprilo 2020.
- ↑ Day, Nate (3-a de aŭgusto 2020). "Val Kilmer says he's doing great after tracheotomy: 'I feel a lot better than I sound'". Fox News. Alirita la 5-an de aŭgusto 2020.
- ↑ Taffy Brodesser-Akner (6-a de majo 2020). "What Happened to Val Kilmer? He's Just Starting to Figure It Out". The New York Times Magazine. Alirita la 14-an de aŭgusto 2020.
- ↑ Kilmer, Val (2020). I'm Your Huckleberry: A Memoir. Novjorko: eldonejo Simon & Schuster.
- ↑ D'Alessandro, Anthony (27a de Majo, 2021). "Amazon Studios Takes U.S. & Latin America On 'Val', A24 Documentary About Actor Val Kilmer". Deadline Hollywood. Alirita la 27-an de majo 2021.
- ↑ "Val Kilmer - Box Office". The Numbers.

