close
Saltu al enhavo

Volumo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Volumo
counting unit (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
publikaĵo parto sequential designation
vdr
15a eldono de Britannica. La komenca volumo kun verda etikedo estas Propædia; la ruĝe aŭ nigre markitaj estas Micropædia kaj Macropædia, respektive. La lastaj tri volumoj estas la 2002 Book of the Year (nigra etikedo) kaj la du-voluma indekso (cejana etikedo).

Volumo laŭ PIV estas aro da kelkaj manskribitaj aŭ presitaj kajeroj, kune binditaj aŭ broŝuritaj.[1]

Francisko Azorín por volumo registras la saman difinon sed ankaŭ aldonas unuarange la jenan: Longa peco (ĝis 40 m.) papira aŭ pergamena volvita ĉirkaŭ ligna cilindreto.[2] Li indikas etimologion el la latina volvere (turni).[3]

Ne konfuzu kun

[redakti | redakti fonton]
  • Volumeno, kiu estas geometria koncepto.
  • Libro aŭ verko, kiu povas havi kelkajn, eĉ multajn, volumojn, ekzemple la Brita Enciklopedio enhavas multajn volumojn; inverse ofte oni eldonas du mallongajn verkojn en sama volumo, plej ofte el la sama aŭtoro, sed ne nur.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. NPIV Alirita la 14an de Januaro 2018.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 213.
  3. Azorín, samloke.