close
Saltu al enhavo

Wilfried Berchtold

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilfried Berchtold
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1954 (1954-06-21) (72-jaraĝa)
en Feldkirch
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Viena Ekonomia Universitato Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Andreas Berchtold (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
urbestro Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Wilfried Berchtold, pentris en 2019 Johannes Kaufmann

Wilfried BERCHTOLD (naskiĝinta la 21-an de junio 1954 en Feldkirch) estas aŭstra politikisto de ÖVP estinte inter 1991 kaj 2019 urbestro de sia naskiĝurbo.

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la gimnazio de Feldkirch li studis ĉe la Viena Ekonomia Universitato. Poste li trejniĝis en Lochau (ĉe la kleriga centro je Kastelo Hofen) pri eksporta komercado. Inter 1980 kaj 1986 li ĉefis la frakcion de ÖVP de Vorarlberg antaŭ esti fakulo pri komercpolitiko ĉe la Vorarlberga Ekomomia Ĉambro. En 1990/91 li anis ĉe la reformokomisiono de ÖVP. Urbestro li fariĝis en la 22.7.1991 postante Heinz Bilz[1]. Aldone estis Berchtold inter 1992 kaj 1995 ĉefresponsulo pri la urbaj rubuja organizado kaj natura protektado kaj inter 1995 kaj 2011 prezidanto de la Vorarlberga komunumaro. Reelektoj liaj estis en aprilo 1995, 2005 kaj 2015. En decembro 2018 li anoncis sian retiriĝon disde la pinto de la urba politiko en 2019.[2] Frakciestre sekvis lin en februaro 2019 Wolfgang Matt; en la 12.3.2019 li oficiale pensiiĝis kiel urbestro.[3]

Patro lia estis la vicestro de la vorarlberga landa parlamento Andreas Berchtold. Wilfried Berchtold estas kunedzina havante tri filinojn kaj filon. En oktobro 2010 furoris en tuta Aŭstrujo akuzo de amatino de li pro laŭdira seksperforto farita en novembro 2009. Fina malkondamno lia ĉi-rilate estis en la 21.9.2011[4].

En 2019 Vorarlberger Gemeindeverband deklaris Berchtold sia honora prezidanto[5].

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
  1. kroniko pri Vorarlbergo
  2. "Feldkircher Bürgermeister Berchtold tritt zurück" - ĉe: vorarlberg.ORF.at, 14.12.2018
  3. "Bürgermeisterwechsel in Feldkirch" - ĉe: orf.at, 12.3.2019
  4. "Rechtskräftiger Freispruch für Feldkirchs Stadtchef in Vergewaltigungsprozess" - ĉe: Der Standard, 27.9.2011
  5. "Ehrenpräsidenschaft für Feldkircher Altbürgermeister" - ĉe: Vorarlberger Nachrichten, 8.6.2019