close
Saltu al enhavo

Loha

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Loha
departemento-ranga urbo
urbego Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Poŝtkodo 462000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 367 490  (2020) [+]
Loĝdenso 879 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 33° 35′ N, 114° 1′ O (mapo)33.58299114.0109Koordinatoj: 33° 35′ N, 114° 1′ O (mapo) [+]
Areo 2692,41 km² (269241 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Loha (Ĉinio)
Loha (Ĉinio)
DEC
Situo de Loha

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Luohe [+]
vdr

Loha Pri tiu ĉi sono prononco, per simpligita ĉina skribo 漯河, per pinjino Luòhé, laŭ poŝto Loho estas prefektujnivela milionurbo en provinco Henano en Ĉinio. La loknomo laŭvorte signifas "Rivero Luo", tamen ne ekzistas tiu rivero ĉi tie.

Vojo en Loha

Loĝantaro

[redakti | redakti fonton]

En 2020 vivis en la prefektujnivela milionurbo 2367490 loĝantoj.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Loha etendiĝas precipe sur ebenaĵo, iomete sur malebenaĵo sur areo 2617 km² kaj administras rekte 5 dividojn. La provinca sidejo Ĝengĝoŭo situas 136, ĉefurbo Pekino 734, Ŝanhajo 745 kilometrojn laŭ [rompita ligilo].

Kvankam tiuj areoj estis loĝataj ekde la antikvaj tempoj, ili ne estis unuigitaj en ununuran administran strukturon ĝis antaŭ nelonge. La prefektujnivela milionurbo oficiale estis kreita en 1986.

Kompania sidejo

Tiu teritorio estis komerca centro ekde la antikvaj tempoj. La ĉefaj agrikulturaj produktoj inkluzivas tritikon, maizon, kotonon, arakidan oleon, legomojn, fungojn, melonojn kaj fruktojn. La industrio prilaboras la agrikulturaĵojn, el ili la plej fama estas la viando, ĉi tie estas sidejo de la plej granda kompanio pri porkaĵoj en la mondo. Ekzistas ankaŭ malpezaj industrioj kiel ekzemple manĝaĵpreparado, tekstila produktado, plasta produktado kaj ŝuproduktado. La peza industrio aldonas cementojn. Ekonomie Loha apartenas al la Ekonomia Zono de la Centraj Ebenaĵoj kaj situas en la kerna evolua areo de 14 urboj en la Urba Aglomeraĵo de la Centraj Ebenaĵoj.

3 altlernejoj funkcias en la milionurbo.

Stacidomo

Loha estas alirebla voje kaj trajne, krome haveno funkcias por liveri varojn. La plej proksima flughaveno troviĝas plej proksime en la provinca ĉefurbo. Enurbe 20 busitinero liveras la pasaĝerojn.

La klimato estas humida subtropika klimato (laŭ klimata klasifiko de Köppen: Cwa. 4 apartaj sezonoj ŝanĝiĝas kun influo de musono. La vintroj estas malvarmaj kaj sekaj, dum la someroj estas varmaj kaj pluvaj. La averaĝa jara temperaturo estas 15 °C kaj varias inter 11-21 °C. Jare pluvas po 781 mm. En ĉiuj monatoj pluvas aŭ neĝas iomete, sed pli abunde nur en junio kaj aŭgusto.

Bildoj pri Loha
Templo
Kirko
Muzeo
Kampuso
Ponto

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]
  • WikiTrans