close
Saltu al enhavo

Nereo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nereo
mara dio de la helena mitologio Redakti la valoron en Wikidata
Informoj
Eble sama Old Man of the Sea
Sekso vira
Patro Ponto
Patrino Geo
Edzo/Edzino Doris
Infanoj Galateo Actaea Aretuzo Agave Amatheia Amphithoe Apseudes Asia Autonoe Beroe Callianassa Clio Klimena Cydippe Cymatolege Cymo Cymodoce Cymothoe Dexamene Doris Doto Drymo Dynamene Eione Ephyra Erato Euagore Eucrante Eudore Eulimene Eunice Glauce Glauconome Halie Halimede Hipponoe Hippothoe Iaera Ianassa Ianeira Ligea Limnoreia Lycorias Lysianassa Maera Melite Proto Nemertes Nesaea Opis Orithyia Phyllodoce Polynome Pontomedusa Sao Speio Thaleia Tetiso Thoe Xantho Amfitrito Panopea Pherusa Eurydice Amphinome Galene Pronoo Halice Nerites Psamathe Kalipso Cranto Creneis Deianira Deiopea Dero Dione Evarne Eumolpe Eupompe Glaucothoe Ploto Menippe Laomedia Neso Protomedea Plexaure Ione Neomeris Nausithoe (nereid) Pasithea Pontoporeia Polynoe Callianira Ceto Leucothoe Neaera Arethusa
vdr

Laŭ la helena mitologio, Nereo estis unu el la titanoj, la unua filo de Ponto, personigo de la maro, kaj Gaja, personigo de la tero. Nereo estis la dio de la maro, longan tempon antaŭ Posejdono. Li aspektis kiel maljunulo, pli saĝa kaj pacema ol la posta Posejdono. Li loĝis funde de la maro, en prilumita groto. Kelkfoje li eliris el tiu ŝirmejo, kaj helpis la teranojn. Tiel li indikis al Heraklo la vojon por iri en la ĝardeno de la Hesperidinoj.

Nereo, Doris, Okeano kaj la Gigantoj en muzeo de Berlino
Tetiso

Nereo edziĝis kun Doriso. Ŝi estis nimfo de la oceano, unu el la 3000 filinoj de Okeano kaj la titanino Tetiso. Doris naskis 50 filinojn, kiuj nomiĝis la nereidinoj. Ili personigis la ludantajn ondojn de la maro. Iliaj brustoj estis virinaj sed ili havis fiŝvostojn. Ili kantadis kaj dancadis por distri sian patron en la groto. Ili kutime rajdis tritonojn, kiuj estis la idojn de Tritono aŭ marĉevalojn. La nereidinoj helpis la pereantajn maristojn.

Inter la plej famaj nereidinoj, ludas gravan rolon Tetiso, Galateo kaj Amfitrito.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]