close
Saltu al enhavo

Askio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Askio
American Standard Code for Information Interchange
kodoprezento
Unikoda intervalo
koda skribsignaro
teĥnika normo Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto ISO 8859
Lando Usono
Partoprenanta C0 control code vd
vdr

Askio estas komputila kodo por la baza latina alfabeto (majuskla kaj minuskla), la eŭropaj ciferoj, kelkaj interpunkciaj signoj kaj 32 reg-signoj.

La vorto venas de la angla mallongigo ASCII, kiu signifas American Standard Code for Information Interchange (= Usona norma kodo por informo-interŝanĝo).

La kodo uzas la kod-numerojn 0 ĝis 127, reprezenteblajn per sep bitoj. Ĝi estis oficiale enkondukita en 1968 per la usona normo ANSI X3.4. Kiel ĝia kreinto estas konsiderata Robert William Bemer.

Ĉar Askio ne enhavas diakritajn signojn, bezonatajn en multaj latinliteraj lingvoj, oni enkondukis variantojn de Askio, kiuj anstataŭigis kelkajn koderojn per diakritaj literoj, precipe la ortajn kaj kunigajn krampojn, la tildon, la vertikala kaj la descenda stango. Tiuj modifitaj kodoj ne povis esti interkongruaj. Tial oni enkondukis unue diversajn 8-bitajn kodojn kaj poste Unikodon kaj ISO 10646.

La ok-bitaj kodoj de la familio ISO 8859 kaj Unikodo estas laŭ la kodnumeroj (ne nepre laŭ la enkodigo) kongruaj kun Askio. Tial la tabelo de ISO 8859-3 utilas ankaŭ por Askio.

La frua universala disponebleco kaj la simpleco de Askio igis kelkajn homojn uzi ĝin por produkti grafikaĵojn, tiel nomatan aski-arton.

95 printeblaj askiaj signoj kun numeroj 32(= spaceto) ĝis 126

ASCII-tabelo

[redakti | redakti fonton]

La sekva tabelo enhavas askiajn kodojn ĝis 127. Kodoj super 127 estas askiaj etendoj. La suba etendo nomiĝas Windows-1252, kiu estas tre simila al la kodaro Latin-1 (ISO-8859-1). La kodo 127 (, kiu celas forigi karaktron dekstre de la kursoro) kaj la kodoj sub 32 ja apartenas al ASCII, sed ne estas aperigeblaj surekrane (nek surpapere, kompreneble), ĉar ilia celo estas regi la komunikmedion; oni nomas ilin stirsignoj.

 !"#$%&'()*+,-./
32333435363738394041424344454647
0123456789:;<=>?
48495051525354555657585960616263
@ABCDEFGHIJKLMNO
64656667686970717273747576777879
PQRSTUVWXYZ[\]^_
80818283848586878889909192939495
`abcdefghijklmno
96979899100101102103104105106107108109110111
pqrstuvwxyz{|}~
112113114115116117118119120121122123124125126127

Windows-1252a askia etendo

[redakti | redakti fonton]
ƒˆŠ ŒŽ
128129130131132133134135136137138139140141142143
˜šœ&#157;žŸ
144145146147148149150151152153154155156157158159
 ¡¢£¤¥¦§¨©ª« ¬­®¯
160161162163164165166167168169170171172173174175
°±²³´µ·¸¹º»¼½¾¿
176177178179180181182183184185186187188189190191
ÀÁÂÃÄÅÆÇÈÉÊËÌÍÎÏ
192193194195196197198199200201202203204205206207
ÐÑÒÓÔÕÖרÙÚÛÜÝÞß
208209210211212213214215216217218219220221222223
àáâãäåæçèéêëìíîï
224225226227228229230231232233234235236237238239
ðñòóôõö÷øùúûüýþÿ
240241242243244245246247248249250251252253254255

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]