close
Saltu al enhavo

Arako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Arako (Irano).
Arako
alkoholaĵo Redakti la valoron en Wikidata
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Lando Libano Irano Maroko Irako Sirio Jordanio
Partoprenanta anizfrukto vd
vdr
Botelo de siria arako

Arako (el la araba Al Rak = ŝvitosuko) estas brando kun agrabla gusto, simila al la rumo. Oni faras ĝin laŭ regionoj el diversaj materialoj. Plej ofte sur la tropikoj ĝi estas gajnita el la dolĉa palma suko, fermentita (per sukero) rizo, sukerkana melaso, kiuj estas kultivitaj en Barato (Goa), Srilanko kaj sud-orienta Azio. Kelkfoje oni almiksas ekstraktaĵojn de daktiloj kaj milio kaj semoj de anizo antaŭ la fina brandigo.

La irana versio de arako (komune nomata Arak Saggi) ne entenas anizon, kaj ĝenerale produktita de vinberoj.

La plej konata arako estas la Batavia-arako el Javo. La originala arako havas 50-65 % da alkoholo.