close
Saltu al enhavo

Efialto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Efialto
Persona informo
Naskiĝo
en Ateno
Morto 1-an de decembro 2000 (2000-12-01)
en Ateno
Tombo Tomb of Ephialtes, Athens (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Antikva Ateno Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo politikisto
militisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Efialto aŭ Ephialtes aŭ Efialtes (mortis en 461 a.K.) estis gvidanto de la atenaj radikalaj demokratoj en la 460-aj jaroj. Liaj reformoj antaŭpreparis la larĝiĝon de la atena demokratio. Lia starpunkto estis kontraŭ Sparto, kaj li elstaris por defendo de la potenco de la publiko; tial li baldaŭ konfliktis kun la Sparto-amika politikisto, Kimon, kiun apogis la aristoktratoj.

Oni elektis Efialton en 465 gvidanto de la armeo, sed li ne sukceis obstakli en 462, ke oni sendu atenan armean taĉmenton - kun gvido de Kimon - por subpremi la ribelon de la spartaj helotoj. La spartanoj rifuzis helpon de la tiensenditaj atenaja taĉmentoj. La indignanta atena publiko staris apud Efialton kiu sukcesis atingi en 462–461, ke oni forprenis la politikan potencon de la areiopagos, juĝistaro de la aristokratoj. Oni firmigis potencon de la popola asembleo (ekklesia), la konsilio (bule) kaj la juĝistaroj.

La kontraŭstaro al la reformoj kondukis al murdo de Efialto, sed liaj atingoj pluvivis.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]