close
Saltu al enhavo

Filmfestivalo de Lokarno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Filmfestivalo de Lokarno
filmofestivalo
organizaĵo
Somera kinejo
premio Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 23-a de aŭgusto 1946 vd
Geografia situo CH1903: 704829 / 114034 (mapo)46.1696238.796011Koordinatoj: 46° 10′ 11″ N,  47′ 46″ O; CH1903: 704829 / 114034 (mapo)
Landoj Svislando vd
Filmfestivalo de Lokarno (Tiĉino)
Filmfestivalo de Lokarno (Tiĉino)
DEC
Lokigo de Tiĉino en Svislando
Map
Filmfestivalo de Lokarno
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Internacia Filmfestivalo de Lokarno (itale Festival internazionale del film Locarno) estas filmfestivalo okazanta ĉiujare en aŭgusto en la urbo Lokarno (kantono Tiĉino, Svislando) ekde 1946. Ĝi estas konsiderata la kvara plej grava eŭropa filmfestivalo post Cannes, Venecio kaj Berlino.[1][2][3]

La ĉefa premio por la plej bona filmo en la festivalo estas la Ora Leopardo (Pardo d'oro). La festivalo okazas en aŭgusto, ekstere en la Piazza Grande, kun sidlokoj por 8 000 homoj.

Dum dek unu tagoj, centoj da filmoj estas montrataj en diversaj serioj, retrospektivoj, kaj en konkurso por la Ora Leopardo kaj aliaj specialaj premioj. Ĉiun vesperon, subĉielaj montradoj okazas sur granda ekrano (26 x 14 m) en la Piazza Grande en la malnova urbo de Locarno. La placo povas gastigi ĉirkaŭ 8 000 spektantojn. La Locarno Filmfestivalo havas longan tradicion de aŭtora kino. Ĝi estas unu el la artfilmaj festivaloj kun plenlonga filmkonkurso, kiu sekvas la gvidliniojn de la asocio de filmproduktantoj FIAPF (A-kategoria festivalo).

Premiokategorioj

[redakti | redakti fonton]
  • Pardo d'oro (Ora Leopardo), aljuĝita ekde 1946
  • Premio speciale della giuria (Speciala Ĵurio-Premio), aljuĝita ekde 1949
  • Miglior regia (Premio por Plej Bona Reĝisorado), aljuĝita ekde 1946
  • Migliore attrice (Premio por Plej Bona Aktorino), aljuĝita ekde 1958
  • Miglior attore (Premio por Plej Bona Aktoro), aljuĝita ekde 1958
  • Pardo d'Onore (Honora Premio), aljuĝita ekde 1989

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Piazza Grande (en-US). Arkivita el la originalo je 2017-08-14. Alirita 27 July 2017 .
  2. A long story... in a few words (en-US). Arkivita el la originalo je 14 August 2017. Alirita 27 July 2017 .
  3. Wang Bing interview (en-US). Arkivita el la originalo je 14 August 2017. Alirita 14 August 2017 .

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]