close
Saltu al enhavo

Horatio Gates

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Horatio Gates
Persona informo
Naskiĝo 26-an de julio 1727 (1727-07-26)
en Maldon
Morto 10-an de aprilo 1806 (1806-04-10) (78-jaraĝa)
en Manhatano
Tombo Preĝejo Triunuo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Reĝlando de Granda Britio Redakti la valoron en Wikidata
Subskribo Horatio Gates
Memorigilo Horatio Gates
Okupo
Okupo oficiro
politikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Generalo Gates en 1782

Horatio GATES (naskiĝis la 26-an de julio 1727 en Maldon, graflando Essex en la regiono oriento de Anglio, Anglio,Britio, mortis la 10-an de aprilo 1806 en Manhatano, Novjorko) estis usona generalo dum Usona Milito de Sendependeco.

En la jaroj 1749-1750 li militis kontraŭ francoj en Kanado. En 1765 li forlasis la britan armeon por ekloĝi en Virginio. Tamen, jardekon pli poste li denove armeiĝis, kiam li flanke de la estonta Usono aliĝis al la revolucio en 1775.

Gates kune kun Benedict Arnold komandis usonajn trupojn dum la bataloj de Saratogo. Tiujn batalojn venkis usonanoj kontraŭ angla armeo komandita de John Burgoyne.

Nun la kantono Gates, angle Gates County, kantono de Usono en la subŝtato Norda Karolino, fondita en 1779, portas lian nomon.