close
Saltu al enhavo

Internaciigo kaj asimilado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Internaciigo)
Internaciigo kaj asimilado
La operaciumo Ubuntu asimilita en diversajn lingvojn
La operaciumo Ubuntu asimilita en diversajn lingvojn
adaptation
vdr

Asimilado de programaro (usonangle localization, mallonge l10n) estas ĝia adaptado al koncerna lingvo kajaŭ regiono. Rezulte la program(ar)o devas funkcii en asimilita operaciumo, plenumi siajn funkciojn en la cela regiono geografia, havi tradukitan dokumentaron kaj konformi al ties leĝaro (eĉ se la uzanto-interfaco restas nesimilita).

Ĝenerale alsimilo estas procezo malfacila kaj erarema. Por ĝin faciligi oni povas enkonstrui en la verkatan programon rimedojn por eventuala asimilo — internaciigi la programon (usonangle oni nomas tion internationalization). Ĉe internaciigo oni apartigas la ĉefan parton, realigantan la ĝeneralan algoritmon, disde la partoj loke-dependaj; la ĉefa programo restas senŝanĝa, por asimili oni aldonu doseron kun la parametroj por la koncernaj loko kaj lingvo.

Tial internaciigo estas zorgo de programisto (ebligi preni la tekstajn mesaĝojn el aparta, laŭbezone ŝanĝebla, dosiero; referenci en la programoj la lokaĵojn per ŝangebla lokaĵaro ktp), dum la lingvan asimiladon plenumu fakulo pri la koncerna homlingvo, ne bezonanta specialajn sciojn pri la algoritmo.

La anglalingva termino internationalization estas pli longa ol la esperanta, tial oni ofte uzas mallongigon i18n (la komenca kaj la fina literoj de la vorto, plus la nombro de ellasitaj literoj anglaj intere).

Alia termino anglalingva estas NLS (mallongigo de National Language Support or Native Language Support, t.e. «NaciLingva Subteno»).

Ecoj de internaciigitaj programoj:

  • Programo kaj grafika uzantinterfaco estas disigitaj.
  • Dialogujojn oni kreas sufiĉe grandaj aŭ adapteblaj al bezonoj de nacilingvoj (iuj postulas pli longajn mesaĝojn ol aliaj).
  • Mesaĝoj estas metitaj en eksterajn dosierujojn.
  • Pri la kulturspecifa lokaĵaro (dato/horo, nombroprezento, signaro ktp) la programo konsultas la lokaĵaron.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Lokaĵigado (lingva)

Plurlingveco

Traduko

Asimilado de programaro

Unikodo

UTF-8

Complex Text Layout (CTL)

ISO 8601

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Dokumentaro fare de W3C:

Text layout

Directional focus navigation

Writing mode Arkivigite je 2005-08-10 per la retarkivo Wayback Machine

Debian I18N Introduction Arkivigite je 2005-07-29 per la retarkivo Wayback Machineangle - Enkonduko en la temon internaciigo de programaro.

The Localization Tool Arkivigite je 2007-12-01 per la retarkivo Wayback Machineangle - Blogoj kun konsiloj kaj trukoj por komencantoj en asimilado de programaro.

Noto kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]