close
Saltu al enhavo

Juzuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Juzuarbo
Fruktoj sur juzuarbo
Fruktoj sur juzuarbo
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Sapindaloj Sapindales
Familio: Rutacoj Rutaceae
Genro: Citruso Citrus
Specio: C. × junos
Citrus × junos
Siebold ex Tanaka (ja)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Juzuo (japane: 柚子, ユズ, yuzu; koree: 유자, 柚子, yuja) estas citrusa frukto origine el Ĉinio, sed kulture plej grava en Japanio kaj Koreio. Ĝi estas la frukto de juzuarbo (Citrus × junos), kiu estas natura hibrido de mandarinarbo (Citrus reticulata) kaj papedarbo (Citrus cavaleriei).

Oni malofte manĝas juzuojn krude kiel frukton, sed ĝia acida suko kaj aroma ŝelo estas popularaj ingrediencoj en japana kuirarto por doni acidan guston kaj citrusan aromon al diversaj manĝaĵoj, trinkaĵoj, dolĉaĵoj, ktp, simile al citronoj en multaj aliaj landoj.[1][2] En la komenco de la 21-a jarcento, uzado de juzuoj ankaŭ iĝis pli ofta en kuirarto de Okcidentaj landoj.[3]

Korea juzu-teo, kaj la juzu-siropo uzita por fari ĝin

En Koreio oni plej ofte konsumas juzuojn en juzu-teo (koree: 유자차, 柚子茶, yuja-cha) kaj juzu-siropo (koree: 유자청, 柚子淸, yuja-cheong). Malgrande tranĉitaj juzuoj estas konservitaj en mielo aŭ sukera siropo por fari siropon similan al marmelado, kaj oni miksas la siropon kun varmega akvo por fari juzu-teon[4][5] (kiu do ne enhavas veran teon, nek kafeinon).

En Japanio ekzistas kutimo bani sin en banujo kun flosantaj juzuoj en la tago de vintra solstico, ĉar onidire la juzuoj aktivigas sangocirkuladon kaj helpas preventi malvarmumon.[6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 平野隆久監修 永岡書店編. (1997-05-10) 樹木ガイドブック. 永岡書店. ISBN 4-522-21557-6.
  2. Khan, Muhammad Sarwar. (November 3, 2021) “12”, Citrus: Research, Development and Biotechnology (angle). BoD – Books on Demand, p. 229–232. ISBN 978-1-83968-723-5.
  3. Karp, David, "The Secrets Behind Many Chefs' Not-So-Secret Ingredient", 2003-12-03, paĝo 12. (angle)
  4. 유자차 (koree). 표준국어대사전. 국립국어원. Alirita 2026-03-27 .
  5. Mina Park (2007-11-27). Yuja Marmalade (angle). SOOK.
  6. 田中孝治. (1995-02-15) 効きめと使い方がひと目でわかる 薬草健康法, ベストライフ. 講談社. ISBN 4-06-195372-9.
  7. Okita Kazumi (decembro 2023). Baniĝo kun juzuo”, Novaĵoj Tamtamas (391), p. 3.