Laringito
Aspekto
| Laringito | |
|---|---|
| malsano • simptomo aŭ signo | |
| KIM-10 | J04 ĝis J06 (akutaj, diversaj subformoj) kaj J37.0 (kronika) |
Laringito estas infekta inflamo de la laringo kaŭzata de diversaj mikroorganismoj el la grupoj de bakterioj kaj virusoj.
Simptomoj preskaŭ ĉiam estas gorĝodoloro, glutaj malfacilaĵoj, febro, malforteco kaj pligrandiĝintaj limfonodoj en ambaŭ flankoj de la kolo. La simptomaro laŭ medicina klasifiko apartenas al la sindromoj en otorinolaringologio. Ĝi laŭ la loko de la infektiĝo proksime rilatas al la tonsilito kaj la faringito.
