close
Saltu al enhavo

Mario Adorf

Nuna versio (nereviziita)
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mario Adorf
Persona informo
Mario Adorf
Naskonomo Mario Matteo Adorf
Naskiĝo 8-an de septembro 1930 (1930-09-08)
en Svislando Zürich, Svislando
Morto 8-an de aprilo 2026 (2026-04-08) (95-jaraĝa)
en 8-a arondismento de Parizo
Tombo Cemetery of Saint-Tropez (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Lingvoj germana itala vd
Ŝtataneco Germanio
Svislando Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Majenco Redakti la valoron en Wikidata vd
Subskribo Mario Adorf
Memorigilo Mario Adorf
Familio
Edz(in)o Monique Adorf (mul) Traduki (19852026)
Lis Verhoeven (mul) Traduki (19621964) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Stella Maria Adorf (en) Traduki
 ( Lis Verhoeven (mul) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
rakontisto de sonlibroj
aktoro
teatra aktoro
dublaktoro
filmaktoro
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo aktorado Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Munkeno vd
Aktiva dum 1954–2023 vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mario ADORF [marjo adorf] (naskiĝis la 8-an de septembro, 1930 en Zuriko, mortis la 8-an de aprilo, 2026 en Parizo) estis aktoro kaj verkisto.

Mario Adorf naskiĝis en Zuriko, Svislando, kiel filo de germana rentgen-asistantino kaj itala kuracisto. La gepatroj neniam vivis kune, kaj li pasigis sian junaĝon en Germanio ĉe sia patrino. Kiel juna viro li iam vizitis sian patron, sed ili apenaŭ sukcesis komuniki, ĉar la patro parolis nur itale kaj la filo nur germane.

Ekde 1950 li studis filozofion kaj teatran sciencon en Majenco. En 1953 li transloĝiĝis al Zuriko, kie li daŭrigis siajn studojn kaj eklaboris en teatro.

Ekde 1955 Mario Adorf agadis en la Munkena ensemblo Münchener Kammerspiele. Unuan filmrolon li ricevis en la jaro 1954. Komence la publiko vidis lin ĉefe en la rolo de fripono, sed dum sia kariero li pli kaj pli pruvis sian multfacetan talenton, konvinkante en komikaj kaj dramecaj roloj.

Ekde la 1990-aj jaroj li ankaŭ verkis librojn. Li mortis post mallonga malsano en sia loĝejo en Parizo.

Listo de filmoj

[redakti | redakti fonton]
  • 08/15 (Germanio, 1954)
  • Robinson soll nicht sterben (Germanio, 1956)
  • Nachts, wenn der Teufel kam (Germanio, 1957)
  • Das Mädchen Rosemarie (Germanio, 1958)
  • Das Totenschiff (Germanio/Meksiko, 1959)
  • Am Tag, als der Regen kam (Germanio, 1959)
  • Schachnovelle (Germanio, 1960)
  • A cavallo della tigre (Italio, 1961)
  • Winnetou I (Germanio/Jugoslavio/Francio, 1963), rolo de Frederick Santer
  • Die verlorene Ehre der Katharina Blum (Germanio, 1975)
  • Bomber und Paganini (Germanio/Aŭstrio, 1976)
  • Die Blechtrommel (Germanio/Francio, 1979)
  • Lola (Germanio, 1981)
  • Momo (Germanio, 1985)
  • Der Schattenmann (televidserio, Germanio,1995-1996)
  • Rossini (Germanio, 1996)
  • Neĝosento de Smilla (Germanio/Danio/Svedio 1997)
  • Die Piraten der Karibik /Caraibi (1998))
  • Mord im Kloster / La quindicesima epistola (1998)
  • Comeback für Freddy Baker (1999)
  • Liebe deinen Feind / Ama il tu nemico (1999)
  • Der kleine Lord – Retter in der Not / Il piccolo Lord, parte seconda (2000)
  • Die Affäre Semmeling (Germanio 2002)
  • Epsteins Nacht (Germanio/Aŭstrio/Svisio 2002)
  • Die Jungen von der Paul-Straße / Il ragazzi de la via Pal (2003)
  • Vera – Die Frau des Sizilianers (2004)
  • Enigma (Germanio 2005)
  • Es ist ein Elch entsprungen (Germanio 2005)
  • Karol Wojtyła – Geheimnisse eines Papstes (Germanio 2005)
  • Der Tag wird kommen (Germanio 2007)
  • Die Rote Zora (Germanio/Svedio, 2007)

Listo de libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Der Mäusetöter (rakontoj, 1992)
  • Der Dieb von Trastevere (rakontoj, 1994)
  • Der Fenstersturz (rakontoj, 1996)
  • Der römische Schneeball (rakontoj, 2000)
  • Himmel und Erde (memoroj, 2004)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]