close
Saltu al enhavo

Marioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Marioj
etno
finn-ugroj
Suma populacio
557 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
maria lingvo Hill Mari
Religio
Mari religion ortodoksa kristanismo
vdr
finnugraj kaj ne-varengaj slavaj kulturoj fine de la 10-a jarcento

La marioj (ruse марийцы; antaŭe ruse черемисы, do ĉeremisoj) estas finnugra popolo loĝanta precipe en Volgio, praloĝantoj de la norda parto de la Meza Volgio, Rusio.

La tuta popolo de la marioj nombras 670 900 (1989) homojn, el kiuj 324 400 loĝas en Mariio, kaj 19 500 en Tatarstano.

La marioj parolas du parencajn lingvojn: ebenan marian (марий йылме) kaj montaran marian (мары йӹлмы). Ili dividiĝas je dialektoj, inkluzive tiujn orientan kaj nord-okcidentan.

Vojaĝanto Sergej Turbin, vizitinta marian vilaĝon en Perma gubernio en la 1860-aj jaroj, konstatis ke marioj vivas malriĉe, iliaj domoj estas malpuraj, kaj ili mem estas ekspluatataj de rusaj najbaroj. Ŝtatoficistojn kaj ortodoksajn pastrojn ili traktis kiel subpremantojn, do timeme. Ĝenerale ili estis karakterizataj de rusaj najbaroj kiel uloj laboremaj, sobraj kaj tre kvietaj[1].

Plimulto de la marioj estas kristanoj. Tamen eĉ en la 1860-aj jaroj rusaj najbaroj atestis ke ili plu sekvis ankaŭ siajn tradiciajn kredojn — ne laboris vendrede, frekventis siajn sanktejojn keremet ktp[2].

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse), p. 16–20. ISBN =.
  2. Турбин, С.И.. (1872) Страна изгнания: от Осы до Иркутска (ruse), p. 16–17. ISBN =.