Meropso
Aspekto
Meropso (latine Merops) en la helena mitologio nomiĝis du viroj.
Meropso - etiopia reĝo
[redakti | redakti fonton]Ties edzino estis Klimena, filino de titano Oceano. Li famiĝis nur per tio, ke lia edzino kokris. Ŝi naskigis kun dio de la suno Helioso filon Faetonon kaj kelke da filinoj - Heliadinoj, Kun titano Japeto ŝi havis filon Atlason.
Meropso - profetanto
[redakti | redakti fonton]Alia Meropso estis fama profetanto.Li havis du filojn - Adreston kaj Amfion, kiuj kontraŭ lia volo foriris en trojan militon kaj ambaŭ en bataloj pereis.
Oni prezentas, ke Meropso havis kun Klimena propran filinon Kleito, kiu edziniĝis kun reĝo Kiziko. Kiam Kiziko en nokta batalo kun Argonaŭtoj estis erare mortigita, Kleito memmortigis sin. La dua filino Arisba estis la unua edzino de troja reĝo Priamo.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Meropo, nome birdoj de la genro Merops
Tradukfonto
[redakti | redakti fonton]| En tiu ĉi artikolo estas uzata traduko de teksto el la artikolo "Merops" en la ĉeĥa vikipedio (fonta versio 12855788). En historio de la alilingva artikolo troveblas la kontribuantoj. |