close
Saltu al enhavo

NUL-signo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
  ·    SP
· CR
· LF
· NUL
· DEL
Spaceto, Ĉaretrevenigo CR kaj Liniavanco LF, NUL-signo kaj viŝsigno en Askio sur 7‑vica trubendo.

NUL-signo aŭ, mallonge NUL, estas stirsigno kun la signonumero 0. Historie ĝi estis ŝtopsigno, kiun ĉe datumtranssendo oni uzadis fine de teksta linio por lasi tempon al la ĉareto iri al la komenco de la sekva linio; en programo por komputilo kies malpleja adresebla memorero estis pli longa ol 8 bitoj (pli ol 1 bajto) ĝi ŝtopis la superfluajn bitojn. Nuntempe en multaj programlingvoj (komencante per C) la NUL-signo (prezentata per 0‑bajto, \0) estas uzata kiel finilo de signoĉeno.

Simboloj de NUL-signo

[redakti | redakti fonton]

Ĉar NUL-signo ne estas videbla signo, oni bezonas simbolon por prezenti ĝin en programo (ekz‑e en signoĉeno) kaj en teĥnika dokumentaro.

NotacioSimbolo de NUL-signo
La Askia sigloNUL
Suprennotacio^@
Unikodo (proprasence)U+0000
Unikodo (la simbolo ␀)U+2400
Signoĉeno programlingva\0, \u0000
En URL%00