close
Saltu al enhavo

Nemo Mettler

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nemo Mettler
Persona informo
Naskonomo Nemo Mettler
Naskiĝo 3-an de aŭgusto 1999 (1999-08-03) (27-jaraĝa)
en Bielo
Lingvoj germana angla
Loĝloko Berlino Londono Bielo Parizo
Ŝtataneco Svislando Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Zurika Altlernejo de Artoj Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
aktoro
kantoverkisto
multinstrumentisto
repisto
muzikisto
muzikproduktisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj The Code
TTT
Retejo https://www.nemothings.com
vdr

Nemo METTLER (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1999 en Biel/Bienne), pli bone konata kiel Nemo, estas svisa repisto kaj kantisto, kiu ludas violonon, pianon kaj drumon.[1] Nemo reprezentis Svislandon kaj venkis la Eŭrovizian Kantokonkurson 2024 per la kanto "The Code".[2][3] Ri loĝas en Berlino. Pri sia kanto, Nemo deklaris: "Mi volas rompi kelkajn kodojn"[4]. La kanto referencas al duuma kodo, kiu rilatas al la klasifiko de genra duumismo.

Okaze de polemiko en novembro kaj decembro 2025 pri la partopreno de Israelo en Eŭrovido, dum oni blokis la partoprenon de Rusio pro similaj aferoj kaj ne tiom da procentoj de okupaciitaj teritorioj nek de civilaj mortintoj, Nemo anoncis pere de sociaj retoj sian intencon redoni al la organizantoj la ricevintan trofeon kiel montro de malakcepto de la maljusta decido de la organizantoj pluteni la partoprenon de genocida ŝtato.[5]

Persona vivo

[redakti | redakti fonton]

En novembro 2023, Nemo elŝrankiĝis kiel neduuma en artikolo de SonntagsZeitung. En la artikolo Nemo esprimas preferi esti referencata per sia persona nomo anstataŭ pronomoj en la germana[6], kaj per they/them en la angla.[7][8]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]