Pascualcobo
| Pascualcobo | |||
|---|---|---|---|
|
| |||
| municipo en Hispanio | |||
| Administrado | |||
| Poŝtkodo | 05150 | ||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
| Urbestro | Alfonso Gayo Monge | ||
| Demografio | |||
| Loĝantaro | 38 (2025) [+] | ||
| Loĝdenso | 2 loĝ./km² | ||
| Geografio | |||
| Geografia situo | 40° 39′ N, 5° 17′ U (mapo)40.656944444444-5.2769444444444Koordinatoj: 40° 39′ N, 5° 17′ U (mapo) [+] | ||
| Alto | 1 080 m [+] | ||
| Areo | 16 km² (1 600 ha) [+] | ||
| |||
| |||
| Alia projekto | |||
Pascualcobo [paskŭalKObo] estas municipo en la okcidento de la provinco Avilo, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al Komarko de El Barco de Ávila-Piedrahíta kaj al la jurisdikcia teritorio de Piedrahíta, en la sudokcidento de la provinco. La loknomo Pascualcobo estas komprenebla etimologie kiel Paskalo Kobo, alude al iama loĝanto.


Geografio
[redakti | redakti fonton]Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 16,14 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 41 loĝantojn. Ĝi perdis 700 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 66 km de Avilo, provinca ĉefurbo.
Estas birdoprotekta zono ZEPA, ĉefe pro gravo de rabobirdoj; estas ankaŭ aproj kaj foje eĉ lupoj. Pri flaŭro hegemonias kverkoj kaj aliaj gravaj arboj, krom makiso; inter rokoj hegemonias granito.
Historio
[redakti | redakti fonton]En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Kastilio. La preĝejo estas de la 18-a jarcento.
Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, fruktoĝardenoj) kaj brutobredado (bovoj, ŝafoj kaj iom porko kaj kortobirdoj) kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).





