close
Saltu al enhavo

Pello

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pello

Blazono de Pello

Situo de Pello

Blazono Situo
Map
Pello
komunumo limurbo
www.pello.fi
Provinco Finna Laponio
Fondita 1867
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 3 253  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 66° 47′ N, 23° 58′ O (mapo)66.775583523.9634778Koordinatoj: 66° 47′ N, 23° 58′ O (mapo) [+]
Alto 64 m [+]
Areo 1738,15 km² (173815 ha) [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Pello (Finnlando)
Pello (Finnlando)
DEC
Situo de Pello

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Pello [+]
vdr

Pello (ĝis la jaro 1949 Turtola) estas komunumo en la Laponia provinco de Finnlando, mallonge en finna Laponio, apud la rivero Torneälven, kie estas la landlimo de Finnlando al Svedio. La najbaraj komunumoj en Finnlando estas Kolari, Rovaniemi kaj Ylitornio, en Svedio Pajala kaj Övertorneå. La komunumo estas fondita en 1867. Antaŭe ĝi apartenis al Ylitornio. La landlimo inter Pello kaj Svedio estas en Tornionjoki. En Pello situas ankaŭ lago Pellojärvi. En Pello estas nur unu setlejo, kirkvilaĝo de Pello, kiu havis 1735 loĝantojn fine de la jaro 2022.

Pello signifas ankaŭ vilaĝon, kiu estas dividata inter Finnlando kaj Svedio. La finnlanda parto (orienten el Torneälven) estas administra centro de la finnlanda komunumo Pello (kirkvilaĝo de la komunumo Pello) ekde 1949, kiam la administra centro estis movigita el Turtola al Pello, ĉar la finnlanda parto de la vilaĝo Pello estis kreskinta klare pli granda pri sia loĝantaro ol la vilaĝo Turtola. Samtempe la nomo de la tuta komunumo estis ŝanĝita el Turtola al Pello. La svedia parto de la vilaĝo Pello (okcidenten el Torneälven) apartenas al Komunumo Övertorneå.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]