close
Saltu al enhavo

Provinco Kongo Centra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Provinco Bas-Kongo)
Provinco Kongo Centra
provinco de Demokratia Respubliko Kongo [+]

LandoDemokratia Respubliko Kongo

Koordinatoj S, 13° O (mapo)-5.8166666713.48333333Koordinatoj:  S, 13° O (mapo)
ĈefurboMatadi
- koordinatoj S, 13° O (mapo)-5.8166666713.48333333Koordinatoj:  S, 13° O (mapo) [+]
Akvokolektejo53 920 km² (5 392 000 ha) [+]
Areo53 920 km² (5 392 000 ha) [+]

Loĝantaro6 838 500 [+] (1-a de julio 2020)
Denseco126,83 loĝ./km² [+] [+]

ISO 3166-2CD-BC

Provinco Kongo Centra (Tero)
Provinco Kongo Centra (Tero)

Provinco Kongo Centra (Demokratia Respubliko Kongo)
Provinco Kongo Centra (Demokratia Respubliko Kongo)
DEC

Map
Provinco Kongo Centra

Vikimedia Komunejo:  Kongo Central [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Provinco Kongo Centra (konge kizûnga Kôngo ya Kati, lingale etúká ya Kongó na Katikati, svahile mkoa wa Kongo Kati, france Kongo-Central) estas provinco de Demokratia Respubliko Kongo, kovranta la plej okcidentan parton de la lando. Ĝis inkluzive 2015 ĝi oficiale nomiĝis Bas-Kongo, malsupra Kongo, kaj inter la jaroj 1971 kaj 1997, kiam la lando sume nomiĝis Zairio, la provinco koresponde nomiĝis Bas-Zaire, malsupra Zairio.

Laŭ oficiala takso el la jaro 2020 ĝi havis 6838500 loĝantojn.[1] Konsiderante ke la provinca areo estas 53920 kvadrataj kilometroj, el tio rezultas loĝdenso de po 84 homoj laŭ kvadrata kilometro.

Administra centro estas la urbo Matadi; pliaj gravaj urboj estas Muanda, Lukala kaj Mbanza-Ngungu. Oficiala lingvo en la provinco estas la franca, nacia lingvo la konga, kvankam la kituba kaj lingala ankaŭ estas vaste parolataj.

tipa provinca pejzaĝo