close
Saltu al enhavo

Sakagaveo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sakagaveo
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1788 (1788-05-16)
en Salmon
Morto 12-an de decembro 1812 (1812-12-12) (24-jaraĝa)
en Fort Lisa
Mortokialo epidemia tifo Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Toussaint Charbonneau Redakti la valoron en Wikidata
Infano Jean Baptiste Charbonneau (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esploristo
interpretisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sakagaveo (178720an de decembro de 1812) estis indiĝenino apartenanta al la tribo de ŝoŝonoj kiu akompanis kaj gvidis la ekspedicion de Lewis kaj Clark —estrata de Meriwether Lewis kaj William Clark— en sia esplorado de la okcidenta parto de Usono. Sakagaveo veturis kun la ekspedicio inter la jaroj 1804 kaj 1806, el Norda Dakoto al la marbordo de la aktuala ŝtato de Oregono.

Skulptaĵo de Sakagaveo en Bismarko, Norda Dakoto

Sakagaveo ege helpis per indikado de la sekvenda vojo por atingi la Pacifikon, kaj formis parton de unu de la esploraj veturadoj plej gravaj de la teritorioj de Nordameriko.

Ekde 2000 la usona monerfarejo emisiis ĝis 2011 unudolaran moneron kun bildo de Sakagaveo kaj ŝia fileto Jean Baptiste. Pro kopirajtaj obstakloj ne eblas montri la moneron tie ĉi, sed vi povas vidi ĝin en la angla Vikipedio, tie ĉi. La montrata vizaĝo de la monero reproduktas tiun de ŝoŝonino aktuala nomata Randy'L He-doŭ Teton, ĉar ne ekzistas veran bildon de Sakagaveo.

La asteroido 2822 Sacajawea estis nomita en ŝia honoro.