close
Saltu al enhavo

Samson Agonistes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samson Agonistes
Titopaĝo de Rekonkerita Paradizo (1671), la unua publikaĵo de Samson Agonistes.
Titopaĝo de Rekonkerita Paradizo (1671),
la unua publikaĵo de Samson Agonistes.
skribita verko
Aŭtoroj
AŭtoroJohn Milton
Lingvoj
Lingvoangla lingvo
Eldonado
Eldondato1671
Ĝenroeposo dramo
vdr

Samsono Agonistes (el la greka Σαμσών ἀγωνιστής, "Ŝimŝono la luktanto, aŭ ĉampiono", esperantigita Ŝimson la baraktanto) estas tragika legdramo de John Milton. Ĝi unue aperis kun la publikigo de Rekonkerita Paradizo en 1671 [1]. Ĝi estas verkita en blanka verso.

La elekto de Ŝimŝono kiel la ĉefrolulo de la teatraĵo ne estas hazarda: kiel Milton, Ŝimŝono blindiĝis, kaj tiu malsano influis la lastajn jarojn de lia vivo.

La verkaĵo baziĝas sur la malnovtestamenta rakonto pri Ŝimŝono, en Juĝistoj 13–16 ; fakte, ĝi estas dramigo de la rakonto el la verso de Juĝistoj 16:23. La dramo komenciĝas *in medias res*. Ŝimŝono estas kaptita de la Filiŝtoj, lia hararo, la kaŭzo de lia forto, estas fortranĉita, kaj liaj okuloj estas blindigitaj. Ŝimŝono estas "blinda inter la malamikoj, ho pli malbona ol katenoj" (linio 66). Proksime al la komenco de la teatraĵo, Ŝimŝono humiligas sin antaŭ Dio, agnoskante, ke lia forto ne estas lia propra: "Dio, kiam Li donis al mi forton, por montri/ kiom delikata estis la donaco, pendigis ĝin sur miajn harojn" (linioj 58-59).

  • Ŝimŝono
  • Manoaĥ, la patro de Ŝimŝono
  • Dalila, la edzino de Ŝimŝono
  • Garafa de Gat
  • Servisto de la Templo de Dagon
  • Heroldo
  • Refrenkoruso - Judoj el la tribo de Dan

La agado okazas antaŭ malliberejo en Gazao.

Ŝimŝono estas blindigita kaj kaptita de la Filiŝtoj. Dum festeno, kiam ĉiu laboro ĉesas, Ŝimŝono eliras por ripozi. Liaj amikoj (la ĥoro) kaj lia patro, Manoaĥ, renkontas lin kaj provas konsoli lin. Manoaĥ informas sian filon, ke li intencas elaĉeti lin kaj ke hodiaŭ estas la festo de la Filiŝtoj - tago de danko al Dagon, kiu savis ilin el la mano de Ŝimŝono. Manoaĥ foriras por persvadi la Filiŝtojn, kiuj estas regantoj, elaĉeti sian filon. Dum ĉi tiu tempo, Ŝimŝono estas vizitata de diversaj homoj, inkluzive de pastro de la templo de Dagon. Li postulas, ke Ŝimŝono montru sian forton antaŭ la nobeloj kaj la popolo ĉe la festeno. Komence, Ŝimŝono rifuzas, sed poste, post multaj minacoj kaj persvado, li konsentas. La ĥoro restas; Manoaĥ revenas, esperante je la rapida liberigo de sia filo. Subite, mesaĝisto enkuras kaj anoncas, ke la Filiŝtoj preparis la morton de Manoaĥ kaj Ŝimŝono. Ĉi tie la poemo finiĝas.

En Esperanto aperis

[redakti | redakti fonton]

El “Ŝimson la baraktanto”: trad. William Auld, aperis en Omaĝoj, Poemtradukoj (1987).

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Milton, John. (1671) Paradise Regained; A Poem in IV Books; To Which is Added Samson Agonistes. John Starkey at the Mittre in Fleetstreet, near Temple Bar.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]