Simpla majoritato
Aspekto
(Alidirektita el Simpla plieco)
Simpla majoritato estas kazo, kiam kandidato havas plej multajn voĉojn en balotado kompare al la aliaj kandidatoj.
Ekzemplo:
- Esprimitaj balotiloj : 100
- Absoluta majoritato : 50.
- Kandidato 1 : 10 voĉoj
- Kandidato 2 : 20 voĉoj
- Kandidato 3 : 35 voĉoj
- Kandidato 4 : 45 voĉoj (simpla majoritato)
Kandidato 4 superas la aliajn kandidatojn per la nombro de voĉoj, ĝi havas simplan majoritaton sed ne absolutan majoritaton, kiu estas je duono de la esprimitaj balotiloj , tio estas 50.
La duvica ununoma majoritata balotsistemo, uzata aparte en Francio por la elekto de deputitoj, funkcias en la unua vico laŭ la principo de absoluta majoritato kaj se ne estas absoluta majoritato en la unua vico, tiam estas dua vico, kiu funkcias laŭ la principo de simpla majoritato.