Ultramara alciono
Aspekto
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Todiramphus leucopygius (Verreaux, 1858) | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Ultramara alciono,[1] Todiramphus leucopygius, estas arbalciono, tio estas birdo de la grupo de Alcededoj, kiu enhavas ankaŭ la alcionon, kukabaraojn kaj aliajn arbalcionojn.
Disvastiĝo
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas endemio de Salomonoj, Papuo-Nov-Gvineo. Ilia natura habitato estas tropikaj malsekaj arbaroj de malaltaj teroj.
Aspekto
[redakti | redakti fonton]Ĝi estas ĉefe blublanka birdo, same kiel aliaj proksimaj parencoj, kiel la Blublanka alciono. Tiu alciono precize havas malhelbluajn kun purpura nuanco (tio estas ultramara) kapon, malsupran dorson, fugilojn kaj voston, kaj blankajn kontrastajn koluman bendon, supran dorson kaj malsuprajn partojn. La fortika beko estas nigra kaj ankaŭ la piedoj estas nigrecaj.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Kingfishers, Bee-eaters and Rollers de Fry, Fry kaj Harris, ISBN 0-7136-8028-8
- Collar 2011b; Allen 2020; HBW/Birdlife
- Gill F, D Donsker & P Rasmussen (eld). 2022. IOC World Bird List (v12.1). doi : 10.14344/IOC.ML.12.1.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]
| ||||||||||||||||||


