close
Saltu al enhavo

Wilhelm Peters

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Wilhelm Peters
Persona informo
Wilhelm Carl Hartwig Peters
Naskiĝo 22-an de aprilo 1815 (1815-04-22)
en Koldenbüttel
Morto 20-an de aprilo 1883 (1883-04-20) (67-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Ŝlesvigo
Reĝlando Prusio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Universitato de Kopenhago Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Hartwig Peters (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Catharina Paulina Böckmann (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Christian Heinrich Friedrich Peters, Eduard Peter Matthias Peters (en) Traduki, Otto Nikolaus Henning Peters (mul) Traduki kaj Hartwig Peters (mul) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo
vojaĝisto
natursciencisto
kuratoro
botanikisto
botanika kolektisto
ornitologo
universitata instruisto
iĥtiologo
zoologo
herpetologo
scienca kolektisto Redakti la valoron en Wikidata vd
Laborkampo zoologio naturscienco vd
Aktiva en Mozambiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Wilhelm Karl Hartwich (aŭ Hartwig) PETERS (22a de Aprilo 1815 – 20a de Aprilo 1883) estis germana natursciencisto kaj esploristo.

Li estis helpanto de la anatomiisto Johannes Peter Müller kaj poste iĝis kuratoro de la Berlina Zoologia Muzeo. Kuraĝigita de Müller kaj de la esploristo Alexander von Humboldt, Peters veturis al Mozambiko tra Angolo en Septembro 1842, esplorante la marbordan regionon kaj la riveron Zambezi. Li revenis al Berlino kunportante enorman kolekton de naturhistoriaj specimenoj, kiujn li poste priskribis en Naturwissenschaftliche Reise nach Mossambique... in den Jahren 1842 bis 1848 ausgeführt (1852–1882). La verko estis ampleksa en sia kovrado, traktante mamulojn, birdojn, reptiliojn, amfibiojn, riverfiŝojn, insektojn kaj botanikon. Li anstataŭigis Martin Lichtenstein kiel kuratoro de la muzeo en 1858, kaj en la sama jaro li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En kelkaj jaroj, li multe pliigis la herpetologian kolekton de la Berlina Muzeo al grandeco komparebla al tiuj de Parizo kaj Londono. Herpetologio estis la ĉefa intereso de Peters, kaj li priskribis 122 novajn genrojn kaj 649 speciojn el la tuta mondo.[1] [2][3] Peters ankaŭ priskribis almenaŭ unu novan fiŝospecion, nome la piranjo Serrasalmus irritans, Peters 1877, bazitan sur specimeno raportita el San Fernando de Apure, Venezuelo.

Wilhelm Peters estas memorata en la sciencaj nomoj de kelkaj specioj:

Mamuloj, kiel

  • Rhynchocyon petersi

Reptilioj, kiel

  • Andinosaura petrorum,
  • Anolis petersii,
  • Geophis petersii,
  • Hebius petersii,
  • Morenia petersi, kaj
  • Tracheloptychus petersi.[4]

Fiŝoj

  • Afrika nesalakva elefantfiŝo, Gnathonemus petersii.
  • Afrika fiŝo Distichodus petersii Pfeffer, 1896
  • Petrocephalus petersi, estas specio de elektra fiŝo en la familio Mormiredoj, ĝi troviĝas en la delto de la rivero Zambezi kaj en la rivero Melela.[5]

Plantoj

  • Nymphaea nouchali var. petersiana[6][7]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Adler, Kraig. (1989) Contributions to the History of Herpetology. Society for the Study of Amphibians and Reptiles. ISBN 978-0-916984-19-9.
  2. Catalogue of place names in northern East Greenland. Geological Survey of Denmark. Alirita 7 August 2019 .
  3. George Glazer Gallery - Antique Monkey Prints - Peters Monkey Studies. Alirita 2017-07-19 .
  4. Beolens, Bo. (2011) The Eponym Dictionary of Reptiles. Baltimore: Johns Hopkins University Press, p. 204–205. ISBN 978-1-4214-0135-5.
  5. Family MORMYRIDAE Bonaparte 1831 (Elephantfishes). The ETYFish Project Fish Name Etymology Database. Christopher Scharpf and Kenneth J. Lazara (22a de Septembro 2018). Alirita 12a de Novembro 2024 .
  6. Flora of Mozambique: Species information: Nymphaea nouchali var. petersiana. (n.d.). Alirita la 16an de Januaro, 2024, el
  7. Nymphaea petersiana | CasaBio. (n.d.). Alirita la 16an de Januaro, 2024, el