Katalunio (katalune: Catalunya, hispane: Cataluña) estas aŭtonoma komunumo (subnacia regiono) de Hispanio, vasta ĉirkaŭ 32mil km² (apenaŭ pli ol Belgio). Loĝas tie ĉirkaŭ 8 milionoj da homoj.
Kompreni
[redakti]Tereno
[redakti]Gravas de turisma vidpunkto la longa marbordo, plejparte sabla, ĉe la Mediteraneo. La marbordo estis grava ankaŭ de ekonomia vidpunkto: la plej gravaj urboj en Katalunio, nuntempe Barcelono kaj antikve Taragono, naskiĝis kiel havenurboj, kaj Barcelono estas hodiaŭ la plej grava haveno en tuta Hispanio.
Paralele al la marbordo estas ĉeno de montetoj kaj, pli malproksime (30 kaj 60 km), ĉeno de montoj, la Serralada Prelitoral Catalana (Kataluna Antaŭmarborda Montoĉeno), kies plej alta pinto atingas 1712m. Apud la landlimo kun Francio estas la granda montoĉeno Pireneoj kun pluraj pinto ĉirkaŭ aŭ super 3000m (Puigmal d'Err, 2910m; Puigpedrós, 2915m; Pic d'Estats, 3143m ktp). Nur 4 km ekster Katalunio elstaras la plej alta monto de la Pireneoj, Pic d'Aneto (3404m). Aldone, estas kelkaj malgravaj montoĉenoj kunligataj kun la Pireneoj (precipe la Serralada Transversal).
Trafluas la plej sudan provincon de Katalunio la rivero Ebro, longa 910 km, kies buŝo en la Mediteraneo situas sude de Taragono (. La plej grava rivero en norda Katalunio estas Llobregat (175 km), la rivero de Barcelono.
Historio
[redakti]Klimato
[redakti]Subregionoj
[redakti]- Provincoj
Urboj
[redakti]- Barcelono (Barcelona), la ĉefurbo, kun 1,7 milionoj da loĝantoj (pli ol 5 en la metropola areo); industria urbo kaj grava haveno, ĝi estas ankaŭ riĉa je monumentoj de pluraj epokoj, inter kiuj la preĝejo Sankta Familio (Sagrada Família);
- pluraj antaŭurboj de Barcelono havas proprajn antikvajn historiojn kaj vidindajn monumentojn; inter ili ni mencias Badalona-n (230mil loĝ.), ĉe la marbordo, Terrassa-n (220mil loĝ.), proksiman al la montara natura parko Sant Llorenç del Munt i l'Obac, Santa Coloma de Gramenet (120mil loĝ.) kun grava novgotika ĉefpreĝejo, Mataró (130mil loĝ.) kun pluraj historiaj vidindaĵoj;
- Ĝirono (Girona/Gerona), apud la norda landlimo kun Francio, kun ĉ. 100mil loĝantoj;
- Ilerdo (Leida/Lérida), kun ĉ. 150mil loĝantoj;
- Taragono (Tarragona), kun ĉ. 130mil loĝantoj, estis la plej grava urbo en tiu ĉi areo dum la romia epoko kaj ankoraŭ gardas multajn restaĵojn de tiu epoko.
Esperantaj urboj
[redakti]Eniri
[redakti]Aviadile
[redakti]La plej grava flughaveno en Katalunio estas tiu de Barcelono El Prat (IATA-kodo:BCN), servata de multaj kompanioj kaj kunligata kun urboj ankaŭ ekster Eŭropo.
Trajne
[redakti]Buse
[redakti]Ŝipe
[redakti]Aŭte
[redakti]Bicikle
[redakti]Moviĝi
[redakti]Vidi
[redakti]Fari
[redakti]Komuniki
[redakti]Aĉeti
[redakti]Manĝi
[redakti]Trinki
[redakti]Loĝi
[redakti]Sekureco
[redakti]Sano
[redakti]Esperanto
[redakti]En 2026 en Katalunio, en la urbo Tiana okazos la 82-a Internacia Junulara Kongreso (IJK), inter la 9-a kaj la 16-a de aŭgusto.


