close
Saltu al enhavo

Arbalcionoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Arbalciono)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Arbalcionoj
Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis)
Senegala arbalciono (Halcyon senegalensis)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyoninae
Vigors, 1825
Genroj
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Arbalcionoj (Halcyoninae) estas la plej multnombra el la tri subfamilioj de birdoj de la familio Alcededoj. Estas inter 56 kaj 61 specioj de arbalcionoj en ĉirkaŭ 12 genroj. La alcionoj estas tre konataj: la malcerto de la kalkuloj respegulas kontraŭdirojn en la taksonomio de tiu subfamilio pli ol vera nekono de informoj pri la birdoj mem; la nuntempa ordigo de genroj ŝajnas garantiita de molekulaj analizoj, kvankam la rilato de multaj genroj unu kun aliaj estas ankoraŭ nesolvita (Moyle, 2006) [1]

La subfamilio ŝajne aperis en Hindoĉinio kaj la Malaja Insularo kaj poste disvastiĝis al multaj areoj tutmonde. La arbalcionoj estas disvastigitaj tra Azio kaj Aŭstralazio, sed ankaŭ loĝas en Afriko kaj la insuloj de la Pacifiko kaj Hinda Oceano.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]
Filogenio de Halcyoninae
Halcyoninae


Lacedo




Pelargopsis



Halcyon







Cittura



Tanysiptera







Melidora



Dacelo




Actenoides





Syma



Todiramphus






Kladogramo de genroj de arbalcionoj surbaze de molekulfilogenetika esploro far Andersen k. al., publikigita en 2017.[2]

Sinonima nomo por arbalciona subfamilio estas Daceloninae, laŭ la genro Dacelo (kukabaraoj). Tiun ĉi nomon proponis Charles Lucien Bonaparte en 1841, send la nomo Halcyoninae, enkondukita far Nicholas Aylward Vigors en 1825, estas pli frua kaj havas prioritaton.[3]

Laŭ nune plej akceptata sistematiko, Halcyoninae estas unu el tri subfamilioj de familio Alcedinidae (alcionoj). La aliaj du estas Alcedininae kaj Cerylinae.[4] La subfamilio mem enhavas 70 speciojn en 12 genroj.[4] Molekulfilogenetika esploro el jaro 2017 montris, ke laŭ nuna sistematiko genroj Dacelo kaj Actenoides estas parafiletika. Rezulte oni movis larĝbekan kukabaraon al monotipa genro Clytoceyx kaj Blankpugan alcionon al monotipa genro Caridonax.[2]

Nune agnoskitaj specioj de arbalcionoj[4]
Genro Ordinara nomo Scienca nomo
Actenoides Verdadorsa alciono Actenoides monachus
Skvambrusta alciono Actenoides princeps
Liphara alciono Actenoides bougainvillei [5]
Makula alciono Actenoides lindsayi
Bluĉapa alciono Actenoides hombroni
Rufkoluma alciono Actenoides concretus
Melidora Hokbeka alciono Melidora macrorrhina
Lacedo Tigrostria alciono Lacedo pulchella
Tanysiptera
(Paradizalcionoj)
Ordinara paradizalciono Tanysiptera galatea
Kofiaŭa paradizalciono Tanysiptera ellioti
Biaka paradizalciono Tanysiptera riedelii
Numfora paradizalciono Tanysiptera carolinae
Eta paradizalciono Tanysiptera hydrocharis
Okrabrusta paradizalciono Tanysiptera sylvia
Nigraĉapa paradizalciono Tanysiptera nigriceps
Ruĝbrusta paradizalciono Tanysiptera nympha
Brunkapa paradizalciono Tanysiptera danae
Cittura
(Lilarbalcionoj)
Bluorela alciono Cittura cyanotis
Purpurbrusta alciono Cittura sanghirensis
Dacelo
(Kukabaraoj)
Rida kukaburo Dacelo novaeguineae
Bluflugila kukaburo Dacelo leachii
Punkta kukaburo Dacelo tyro
Rufaventra kukaburo Dacelo gaudichaud
Larĝbeka kukaburo Dacelo rex
Clytoceyx Larĝbeka kukaburo Clytoceyx rex
Caridonax Blankpuga alciono Caridonax fulgidus
Pelargopsis Cikonibeka alciono Pelargopsis capensis
Nigrabeka alciono Pelargopsis melanorhyncha
Brunflugila alciono Pelargopsis amauroptera
Halcyon Ruĝa alciono Halcyon coromanda
Blankagorĝa alciono Halcyon smyrnensis
Brunbrusta alciono Halcyon gularis
Java alciono Halcyon cyanoventris
Ĉokolada alciono Halcyon badia
Nigraĉapa alciono Halcyon pileata
Grizkapa alciono Halcyon leucocephala
Brunkapuĉa alciono Halcyon albiventris
Stria alciono Halcyon chelicuti
Blubrusta alciono Halcyon malimbica
Senegala alciono Halcyon senegalensis
Mangrova alciono Halcyon senegaloides
Todiramphus Blunigra alciono Todiramphus nigrocyaneus
Rufbrida alciono Todiramphus winchelli
Blublanka alciono Todiramphus diops
Lazurita alciono Todiramphus lazuli
Arbara alciono Todiramphus macleayii
Blankdorsa alciono Todiramphus albonotatus
Ultramara alciono Todiramphus leucopygius
Vanuatua alciono Todiramphus farquhari
Funebra alciono Todiramphus funebris
Koluma alciono Todiramphus chloris
Toresa alciono Todiramphus sordidus
Insuleta alciono, Todiramphus colonus
Mariana alciono Todiramphus albicilla
Melanezia alciono Todiramphus tristrami
Pacifika alciono Todiramphus sacer
Talaŭda alciono Todiramphus enigma
Gvama alciono Todiramphus cinnamominus
Palaŭa alciono Todiramphus pelewensis
Ponpeja alciono Todiramphus reichenbachii
Blankakapa alciono Todiramphus saurophagus
Sankta alciono Todiramphus sanctus
Samoa alciono Todiramphus recurvirostris
Timora alciono Todiramphus australasia
Borabora alciono Todiramphus tutus
Mangaia alciono Todiramphus ruficollaris
Tahitia alciono Todiramphus veneratus
Tuamotua alciono Todiramphus gambieri
Niaua alciono Todiramphus gertrudae
Markiza alciono Todiramphus godeffroyi
Ruĝpuga alciono Todiramphus pyrrhopygia
Syma Flavbeka alcionoTorotoro Syma torotoro
Monta alciono Syma megarhyncha

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Moyle, Robert G. (2006): A Molecular Phylogeny of Kingfishers (Alcedinidae) With Insights into Early Biogeographic History. Auk 123(2): 487–499. HTML plena teksto (sen bildoj)
  2. 1 2 (2017) “A phylogeny of kingfishers reveals an Indomalayan origin and elevated rates of diversification on oceanic islands”, Journal of Biogeography 45 (2), p. 1–13. doi:10.1111/jbi.13139.
  3. Bock, Walter J.. (1994) History and Nomenclature of Avian Family-Group Names, Bulletin of the American Museum of Natural History Number 222. American Museum of Natural History.
  4. 1 2 3 Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 28 May 2017 .
  5. angle Field Journal: Finding Ghosts

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]