Bad Mergentheim

| Bad Mergentheim | ||||||
|
| ||||||
| urba komunumo de Germanio • kuracloko • granda distrikta urbo en Baden-Virtembergo | ||||||
|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||
| Administrado | ||||||
| Federacia lando | Baden-Virtembergo | |||||
| Distriktaro | Distriktaro Stutgarto | |||||
| Distrikto | Distrikto Main-Tauber | |||||
| Urborajtoj | Urbo (Stadt) | |||||
| Telefona antaŭkodo | 07931 (precipe), 07930, 07932, 07937, 07938 (iuj urbopartoj) | |||||
| Poŝtkodo | 97980 | |||||
| Aŭtomobila kodo | TBB kaj MGH | |||||
| Oficiala Municipokodo | 08128007 | |||||
| LOCODE | DE BME | |||||
| Politiko | ||||||
| Komunumestro | Udo Glatthaar (CDU) | |||||
| Adreso de la administrejo | Bahnhofplatz 1 | |||||
| Demografio | ||||||
| Loĝantaro | 24023 (stato 2024-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2024)] | |||||
| Geografio | ||||||
| Geografia situo | 49° 29′ N, 9° 46′ O (mapo)49.4908333333339.7730555555556Koordinatoj: 49° 29′ N, 9° 46′ O (mapo) | |||||
| Alto super la marnivelo | 206 m | |||||
| Areo | 129,97 km² | |||||
| Oficiala retejo | https://www.bad-mergentheim.de/ | |||||
Bad Mergentheim [Bat Mergenthajm] estas urbo kaj kuracloko en Germanio. Bad Mergentheim troveblas en la Tauber-valo en la nord-oriento de Baden-Virtembergo. Ĝi estas la plej granda urbo en la Main-Tauber-Kreis (distrikto Main-Tauber). Fine de decembro 2024 la komunumo havis 2 583 loĝantojn sur areo de 129,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 190 loĝantoj/km².
Ĝi konsistas el Bad Mergentheim-Urbo kaj 13 aliaj kvartaloj, nome Althausen, Apfelbach, Dainbach, Edelfingen, Hachtel, Herbsthausen, Löffelstelzen, Markelsheim, Neunkirchen, Rengershausen, Rot, Stuppach kaj Wachbach. Tra la komunumo fluas la rivero Tauber.
Salaj fontoj
[redakti | redakti fonton]La ŝafisto Franz Gehring malkovris en 1828 salan fonton, la nunan Wilhelmsquelle. Dum la sekvaj jaroj, oni boris aliajn fontojn, do nun ekzistas:
- Albertquelle
- Karlsquelle
- Paulsquelle
- Wilhelmsquelle
Pro tiuj fontoj, Mergentheim estis titolita "Bad" (t.e. kuracloko).
Historio
[redakti | redakti fonton]- 1058 unua mencio kiel „Mergintaim“
- 1340 urbo
- 1526-1809 Mergentheim estis centro de la Ordeno de germanaj kavaliroj
- 1826 salaj resanigantaj fontoj estis remalkovritaj
- 1926 titolita "Bad"
Ĝemelaj urboj
[redakti | redakti fonton]
Digne-les-Bains, Francio
Sainte-Marie-du-Mont, Francio
Fuefuki, Gubernio Ivate, Japanio
Borgomanero, Italio
Galerio
[redakti | redakti fonton]centra placo kun "ĝemelaj domoj", fone la katedralo Johano Baptisto ĉefa fontano kaj kuracloka domo en la parko vojo al la "duonluna dometo" en la kastela parko promena vojo en la kuracloka parko "ĝemelaj domoj" ĉe la centra placo kastela strato, fone la kastelo loka trabfaka domo ŝtuparo al la kastela muzeo pri la Germana Ordeno la kastela muzeo pri la Germana Ordeno
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Bad Mergentheim-Hachtel naskiĝis Ottmar Mergenthaler, inventinto de la kompostmaŝino Linotype.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala retejo (germane)
- retejo de loka komerca lernejo Arkivigite je 2006-02-07 per la retarkivo Wayback Machine
- retejo de loka muzeo pri la Germana Ordeno
| ||||||



