Pro sia proksimeco al la landlimo kun Francio ĝi suferis diversajn militagadojn laŭlonge de la historio. La agrikulturo, la brutobredado de bovoj kaj la industrioj kaj teksa kaj lignoprodukta estis la tradiciaj bazoj de la ekonomio de la municipo. Pli ĵuse instaliĝis kelkaj entreprenoj pri la fabrikado de porkaĵoj, biskvitoj (Birba) kaj aliaj dolĉajoj. Tamen nuntempe la ĉefa enspezofonto estas turismo.