El Vikipedio, la libera enciklopedio
La federacia vojo 62 - germane Bundesstraße 62 - estas parto de reto de duarangaj interregionaj vojoj en Germanio. Tiu reto da vojoj kompletigas la unuarangan reton de la germanaj aŭtovojoj. Ĝi vojas 301 kilometrojn tra la federaciaj landoj Rejnlando-Palatinato, Nordrejn-Vestfalio, Hesio kaj Turingio. Dum aŭtovojo nur konektiĝas kun aliaj vojoj per tiel nomataj eksternivela vojkruciĝoj kaj krome pasas aliajn vojojn, fervojajn liniojn, riverojn, kanalojn kaj similajn trafikajn "obstaklojn" nur per pontoj aŭ tuneloj, en federacia vojo ankaŭ permesatas vojkruciĝoj kun trafiklumoj kaj ĝenerale pasoj tra loĝlokoj, kvankam oni ankaŭ en loĝlokoj provas organizi la fluon de veturiloj tiel ke estas laŭeble malmultaj haltoj. Tiel ankaŭ la federacia vojo 6 ĝenerale ebligas pli rapidan fluon de la motoraj trafikiloj kiel aŭtoj, kamionoj, motorcikloj kaj busoj. Skeme skizite, la vojo kondukiĝas de la Roth (distrikto Altenkirchen) en la distrikto Altenkirchen okcidente ĝis Zella-Mehlis en la distrikto Schmalkalden-Meiningen oriente. Survoje pasiĝas la urboj Siegen, Bad Berleburg, Bad Laasphe, Biedenkopf, Kirchhain, Stadtallendorf, Alsfeld, Bad Hersfeld, Bad Salzungen kaj Suhl.

kutime biciklantoj ne rajtas veturi sur federacia vojo, krom kiam kiel ĉi tie en
Bad Laasphe unu tagon deklariĝis "senaŭta vojo"
|
|
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri vojo.
|