close
Saltu al enhavo

Florido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Florido
State of Florida
Ŝtata flago de Florido Ŝtata blazono de Florido
(Flago de Florido) (Blazono de Florido)
Ŝtata kromnomo: The Sunshine State (la sunbrila ŝtato)
Mapo de Usono kun Florido montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
ĈefurboTallahassee
Plej granda urboJacksonville
GuberniestroRon DeSantis
(ekde 8-a de januaro 2019)
Areo170.304 km² (22)
 - Tero 140.000 km²
 - Akvo 30.000 km² (17,9 %)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro21 538 187 (4-a)
 - Denso126,47 /km² (8-a)
Aliĝo
 - Dato3-a de marto 1845
 - Ordo27
HorzonoEST: UTC-5/-4
Latitudo24° 27' N al 31° N
Longitudo80° 02'U al 87° 38' U
Larĝeco582 km
Longeco721 km
Alteco
 - Plej alta105 m
 - Meza alteco30 m
 - Plej malalta0 m
Mallongigoj
 - USPSFL
 - ISO 3166-2US-FL
Retejomyflorida.com
vdr
Rigardo al Florido elde Tera orbito

Florido (angle Florida [FLOR-i-da]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 27-a federacia ŝtato de Usono la 3-an de marto 1845. Laŭ la stato de 2020 en Florido vivis 21 538 187 loĝantoj sur areo de 170 304 kvadrataj kilometroj. Tio rezultigas loĝdenson de 126 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun Georgio kaj Alabamo.

Kennedy Kosmocentro, de kie NASA lanĉas kosmopramojn kaj direktas kosmo-vojaĝojn, troviĝas en Cape Canaveral, apud la orienta bordo de Florido. La ekonomio de Florido baziĝas grandparte sur turismo. Inter la vidindaĵoj estas plaĝoj apud la Atlantiko kaj la Golfo de Meksiko, kaj Dizni-Mondo proksime al Orlando.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La granda parto de la duoninsulo de Florido konsistas el marĉoj. Florido estas konata pro la produktado de citrusaj fruktoj. Bestoj ofte vidataj en Florido estas aligatoroj, manatoj, delfenoj, pelikanoj, flamengoj kaj aliaj.

La Florida Patotenilo aŭ en angla Florida Panhandle, Northwest Florida (Nordokcidenta Florido), aŭ West Florida (Okcidenta Florido), neformala, neoficiala termino por la nordokcidenta parto de Florido, estas strio de tero ĉirkaŭ 200 mejlojn longa kaj 50 al 100 mejlojn larĝa (320 km por 80 al 160 km), kuŝa inter Alabamo norde kaj okcidente, Georgio ankaŭ norde, kaj la Golfo de Meksiko sude. Ofte la orienta limo de tiu regiono konsideriĝas tie, kie iom pli norde estas la limo inter Alabamo okcidente kaj Georgio oriente: la kantonoj okcidente de tiu sude daŭrigita limo tra Florido havas alian horzonon (UTC-6, somere UTC-5) ol tiuj en la orienta plej granda parto de Florido (UTC-5, somere UTC-4).

Alia foja divido distingas inter ‎Norda Florido, Centra Florido kaj Suda Florido.

La Floridaj Rifoj aŭ en angla Florida Keys [kiːz] estas koral-rifa arkipelago situanta ĉe la suda marbordo de Florido, formante la plej sudan parton de la kontinenta Usono. Ili komencas ĉe la plej suda marbordo de la Florida duoninsulo, ĉirkaŭ 24 km sude de Miami, kaj etendas kiel arko sud-sudokcidenten kaj poste okcidenten al Key West, nome la plej okcidenta de la loĝataj insuloj, kaj al la neloĝataj Dry Tortugas.

Hispana Florido (hispane La Florida) estis la unua grava eŭropa terpostulo kaj provo de setlado en Nord-Ameriko dum la eŭropa Epoko de Malkovroj. La Florida estis parto de la Ĝeneralkapitana Oficejo de Kubo en la Vicreĝlando de Nova Hispanio kaj de la Hispana Imperio dum la Hispana koloniado de Ameriko. Kvankam ĝiaj limoj neniam estis klare aŭ formale difinitaj, la teritorio komence estis multe pli granda ol la nuna ŝtato Florido, etendiĝante super granda parto de tio, kio nun estas Sudorienta Usono, inkluzive de la tuta nuna Florido kaj partoj de Georgio,[1] Sud-Karolino,[2] Norda Karolino, Alabamo, Misisipio kaj Luiziano. Hispanio bazis sian postulon je ĉi tiu vasta regiono sur pluraj ampleksaj ekspedicioj entreprenitaj dum la 16-a jarcento.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Florido estis loko de disputa rezulto en la balotado de 2000 por Prezidanto de Usono. Post du rekalkuloj, la Alta Tribunalo de Usono eventuale ĉesigis la rekalkuladon kaj George W. Bush gajnis la 25 grandajn voĉojn de Florida. Rezulte de tio li fariĝis la Prezidanto. La frato de la Prezidanto, Jeb Bush, estis la ŝtatestro de Florido.

Demografio

[redakti | redakti fonton]

La plej grandaj urboj de Florido:

Aliaj urboj estas Sarasota, Daytona Beach...

Pro la bona vetero kaj leĝoj favoraj al maljunuloj, multaj homoj translokiĝas al Florido post emeritiĝo. Preskaŭ 19 procento de la loĝantaro estas pli ol 65 jaraĝa. Multaj homoj el Kubo provas enmigri al Usono per boato al Florido. En 1980 pli ol 100,000 kubaj rifuĝintoj eniris, plejparte tra Florido, dum la boata veturigo Mariel.

La kulturo de Florido estas simila al aliaj Sud-Usonaj ŝtatoj, aparte en norda kaj centra Florido, kaj la suda influiĝis iel per hispania kulturo, per sia historio en Nova Hispanio kaj ankaŭ per enmigrado el Kubo kaj Porto-Riko.

Estas stereotipo en Usono ke Florido estas la plej freneza ŝtato.[3]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. (3 August 2011) “Murder and Martyrdom in Spanish Florida: Don Juan and the Guale uprising of 1597”, Anthropological Papers of the American Museum of Natural History 95, p. 40. doi:10.5531/sp.anth.0095.
  2. (30 December 2008) Linda S. Cordell: Archaeology in America: An Encyclopedia. ABC-CLIO. ISBN 978-0-313-02189-3. “The first capital of La Florida was founded at Santa Elena in 1566 (at present Parris Island, South Carolina) with St. Augustine serving as a separate military post.”.
  3. http://tvtropes.org/pmwiki/pmwiki.php/Main/OnlyInFlorida

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]