close
Saltu al enhavo

Halcyon (genro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Halcyon)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Halcyon
Senegala arbalciono
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Koracioformaj Coraciiformes
Familio: Alcededoj Alcedinidae
Subfamilio: Arbalcionoj Halcyonidae
Genro: Halcyon
Swainson, 1821
Specioj

vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Halcyon estas genro de la arbalcionoj, tio estas alcededoj de la subfamilio Halcyoninae.

Taksonomio

[redakti | redakti fonton]

La genron Halcyon unue proponis angla naturalisto kaj artisto William John Swainson en 1821, kaj li deklaris tipa specio Senegalan arbalcionon (Halcyon senegalensis).[1]

"Halcyon" estas nomo de birdo en helenaj legendoj ĝenerale asociaj kun la alciono. Estis antikva kredo, ke tiu birdo nestis surmare, kiun ĝi trankviligis por ovodemeti en flosanta nesto. Oni esperis du semajnojn de trankvila vetero ĉirkaŭ la vintra solstico. Tiu mito kialas la uzon de "halcyon" kiel termino por paco aŭ trankvilo.[2] Krome, Halcyone estas mislatinigo de nomo Alcyone (Alkiona) el la mito pri Alkiona kaj Kejkso.

Laŭ la nune akceptata sistematiko, la genro enhavas 12 speciojn:[3]

BildoScienca nomoOrdinara nomoDistribuo
Halcyon coromandaRuĝa alcionoeosta kaj sudeosta Azio
Halcyon smyrnensisBlankagorĝa alcionode Sinajo eosten tra tuta suda Azio ĝis Ĉinio kaj Tajvano
Halcyon gularisBrunbrusta alcionoFilipinoj
Halcyon cyanoventrisJava alcionoJavo kaj Balio
Halcyon badiaĈokolada alcionouesta Subsahara Afriko
Halcyon pileataNigraĉapa alcionode Bharato eosten tra Sudeosta Azio ĝis Ĉinio kaj Koreio
Halcyon leucocephalaGrizkapa alcionoAfriko de Kaboverdo ueste tra Maŭritanio, Senegalo kaj Gambio ĝis Etiopio kaj Somalio eoste, kaj de suda Arabio norde ĝis Sudafrika Respubliko sude
Halcyon albiventrisBrunkapuĉa alcionoSubsahara Afriko
Halcyon chelicutiStria alcionoSubsahara Afriko
Halcyon malimbicaBlubrusta alcionoEkvatora Afriko
Halcyon senegalensisSenegala alcionoSubsahara Afriko
Halcyon senegaloidesMangrova alcionode Somalio suden tra Kenjo, Tanzanio kaj Mozambiko ĝis Sudafriko

Iuj fakuloj, ekzemple, Fry & Fry, proponas kunigi kun Halcyon genrojn Pelargopsis, Syma kaj Todirhamphus por konstrui pli grandan grupigon.[4] Nun en jaro 2024 tiu ĉi propono ankoraŭ ne estas ĝenerale akceptata.

Priskribo kaj ekologio

[redakti | redakti fonton]

La arbalcionoj de la genro Halcyon estas ĉefe grandaj birdoj kun fortaj bekoj. Ili loĝas en variaj habitatoj, sed plejparto de la specioj preferaj iun tipon de arbaro. Ili estas gvatantaj predantoj kaj plejparte ĉasas malgrandajn terajn animalojn inklude grandajn insektojn, ronĝulojn, serpentojn kaj ranojn, sed ili manĝas ankaŭ akvajn senvertebrulojn kaj fiŝojn.

Distribuo

[redakti | redakti fonton]

La genro Halcyon en la nuntempa konsidero konsistas ĉefe el specioj loĝantaj en subsahara Afriko, plus paro de reprezentantoj en suda Azio, unu el kiuj, la blankgorĝa arbalciono , eventuale atingas Eŭropon. La ĉi-lasta kaj la ruĝa arbalciono estas almenaŭ parte migrobirdoj.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Swainson, William John. (1821) Zoological illustrations 1. Baldwin, Cradock, and Joy; and W. Wood.
  2. Halcyon days. The Phrase finder. Alirita 2008-01-11 .
  3. Rollers, ground rollers & kingfishers. World Bird List Version 7.2. International Ornithologists' Union (2017). Alirita 17 May 2017 .
  4. Fry, K & Fry, H.C. (2000): Kingfishers, Bee-eaters and Rollers. (ISBN 0-691-08780-6).