Quimper
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Quimper (stacidomo). |

| Quimper | |||||
|---|---|---|---|---|---|
|
| |||||
| komunumo en Francio | |||||
| Blazono | |||||
| Administrado | |||||
| Komunumaro | Quimper Communauté | ||||
| |||||
| INSEE kodo | 29232 [+] | ||||
| Poŝtkodo | 29000 | ||||
| En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
| Urbestro | Bernard Poignant | ||||
| Demografio | |||||
| Loĝantaro | 64 385 (2023) [+] | ||||
| Loĝdenso | 762 loĝ./km² | ||||
| Geografio | |||||
| Geografia situo | 48° 0′ N, 4° 6′ U (mapo)47.995833333333-4.0977777777778Koordinatoj: 48° 0′ N, 4° 6′ U (mapo) [+] | ||||
| Alto | 6 m [+] | ||||
| Areo | 84,45 km² (8 445 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
| Alia projekto | |||||
Quimper (bretonlingve Kemper) estas franca komunumo apud la Atlantika Oceano, en la regiono Bretonio kaj en la malnova diocezo Kernevo. Ĝi estas la prefektejo de la departemento Finistère, kvankam Brest estas pli granda urbo. En la franca, ĝiaj loĝantoj nomiĝas la Quimpérois. La teritorio membras en la samnoma kunurba komunumaro de Quimper, kreita en 2000. Fine de 2023 en la komunumo vivis 64 385 loĝantoj.
Historio
[redakti | redakti fonton]La vorto "Quimper" devenas de la bretona Kemper, kiu signifas "kunfluejo", ĉar la urbo estis starigita je la kruciĝo de la riveroj Steir, Odet kaj Jet. Tiun Kemper oni povas ankaŭ retrovi en la kimra Cymer ("kunesto") kaj en la irlanda Comhar ("koopereco").
La iama nomo de la urbo estis Quimper-Corentin. Dum la Franca Revolucio, ĝi fariĝis Montagne-sur-Odet, kaj pliposte Quimper.
Konataj lokuloj
[redakti | redakti fonton]- Élie Fréron (1718-1776), ĵurnalisto kaj literatura kritikisto
- Titouan Hervo (2010-), infana kantisto
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Monato, internacia magazino sendependa, numero 2000/05, paĝo 16: Quimper verkita de Josette Ducloyer.
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Oficiala TTT-ejo
- Priskribo de Josette DUCLOYER Arkivigite je 2004-10-21 per la retarkivo Wayback Machine

| ||||||||






