Saulcy
| Por samtitola artikolo vidu la paĝon Le Saulcy. |
| Saulcy | |
|---|---|
| Blazono de Saulĉ | |
| Saulcy | |
| komunumo en Svislando | |
| Kantono | Ĵuraso |
| Distrikto | Delemonto |
| Koordinatoj | 47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 18′ 10″ N 7° 9′ 15″ O / 47.30278 °N, 7.15417 °O (mapo) |
| Areo | 7,89 km² |
| Alteco | 910 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 2873 |
| Komunumkodo | {{{kodo}}} |
| Situa mapo de Saulcy | |
Saulcy (prononcu: solsi) estas komunumo en la distrikto Delemonto en Kantono Ĵuraso, Svislando. Ĝi havis 256 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.
Geografio
[redakti | redakti fonton]Saulcy situas ĉe la norda flanko de la Liberaj Montoj jam en la distrikto Delemonto sur alteco de 910 m s.m. sur kresto de la Ĵurasa Montaro.
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 7,89 km², de kiuj 50% estas kovritaj de arbaro, 47% servas por agrikulturo kaj nur 3% por setlado.
Najbaraj komunumoj
[redakti | redakti fonton]La komunumo Saulcy limas en nordo al Glovelier, en oriento al Undervelier, en sudoriento al Rebévelier (BE), en sudo al Lajoux, kaj en okcidento al Saint-Brais.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]Saulcy situas komplete flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto ĝi estas konektita per buslinio de Tramelan al Glovelier.
Historio
[redakti | redakti fonton]La unua dokumenta mencio de Saulcy datiĝas el la jaro 1327 kiel Sacis.[1]
Ĝis la jaro 1793 Saulcy estis parto de la komunumo Glovelier kaj dividis ties historion. Tiam ĝi sendependiĝis, kaj fariĝis politika komunumo de la franca departemento Mont-Terrible kaj ek de 1800 de Haut-Rhin. En la jaro 1815 ĝi estis de la Viena Kongreso atribuita al la svisa Kantono Berno kaj fariĝis parto de la distrikto Delemonto. Ekde la 1-a de januaro 1979 ĝi estas parto de la nove fondita Kantono Ĵuraso.
Notoj kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Saulcy – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
[redakti | redakti fonton]- Vilaĝeniro
- Hotelo Bellevue en Saulcy
- Preĝejo kaj tombejo
- Interno de la preĝejo de Saulcy
| ||||||





