close
Saltu al enhavo

Sieĝo de Leningrado

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lokomotivo trenas ŝarĝon de faruno laŭ tramreloj de blokita Leningrado

Sieĝo de Leningrado (ruse блокада Ленинграда) estis unu el la plej tragikaj epizodoj de la Dua Mondmilito. De la 8-a de septembro 1941 ĝis la 27-a de januaro 1944 la grandega urbo (nun ĝi nomiĝas Sankt-Peterburgo) estis blokita fare de germanaj kaj finnlandaj trupoj; dum la sieĝo pereis aŭ mortis (ĉefe de severa malsato) pli ol unu miliono da urbanoj kaj estis damaĝitaj multaj kulturaj kaj industriaj objektoj.

Malsato kaj kanibalismo en la urbo dum la sieĝo

[redakti | redakti fonton]

Dum la sieĝo en la urbo okazis multaj kazoj de kanibalismo. Evakuado ne estis tre sukcesa. La urbon forlasis malpli ol 500 000 loĝantoj, plimulte gemaljunuloj kaj infanoj. 2,8 milionoj da homoj (inkluzive de 400 mil infanoj) restis en la urbo. Granda parto de provizoj por la tempo de mizero estis en nekonservata stato. Parte ili estis mikozataj, dismalsekiĝataj aŭ misvalorigataj de ratoj aŭ de akaroj. Malsufiĉis brulmaterialo kaj estis venanta kruela vintro 1941–1942. En novembro de 1941 la malsato atingis grandegajn dimensiojn. Laboranto ricevis porcion de 250 gramoj da pano kaj 50 g da viando, familianoj po 125 kaj 26 gramoj. Infanoj ĝis 12 jaroj estis ricevantaj po 13 gramoj da viando. Multiĝis ŝteloj kaj murdoj pro nutraĵkuponoj. El la stratoj kaj el la loĝejoj malaperis hundoj, katoj kaj ĉiuj bestoj. Multiĝis atakoj kontraŭ vendejoj, veturiloj kun pano kaj bakejoj. Registrita estas eĉ kazo, kiam falis ĉevalo de veturigisto, homoj konkuris kun hakiloj kaj tranĉiloj, ili distranĉis la ĉevalon kaj forportis hejmen. Leningrado fariĝis granda tombejo, la stratoj kovriĝis je mortintoj. Preskaŭ en ĉiu domo estis deponejo de kadavroj. Sole en januaro kaj februaro de 1942 mortis pro malsato kaj pro frosto 200 000 homoj.

En decembro de 1941 estis registritaj unuaj kazoj de kanibalismo. En arkivo de leningrada NKVD estas registrita nombro de arestitoj pro kaŭzo de kanibalismo: 12/41 — 43, 01/42 — 366, 02/42 — 612, 03/42 — 399, 04/42 — 300, 05/42 — 326, 06/42 — 56. Poste la nombro malgrandiĝis kaj de julio ĝis decembro 1942 estis 30 arestitoj.

Kadavroj prenitaj en la strato, oni ŝtelis korpojn eĉ en tombejoj, oni manĝis mortintajn parencojn. Teruraj estas ankaŭ cirkonstancoj de unuopaj kazoj:

  • 18-jaraĝa Vera dronigis en lavujo sian novnaskitan filinon kaj kun sia patrino ŝi manĝis ŝin;
  • iuj logis najbaron sub preteksto de interŝanĝo de nutraĵoj, mortigis kaj manĝis;
  • najbaroj ŝtelis kadavron de la 6-jaraĝa knabino kaj manĝis;
  • iu ellogis infanojn je bombono, mortigis kaj manĝis;
  • edzo mortigis sian edzinon kaj ties karnon li donis al nevinoj dirinte, ke tio estas hundaĵo;
  • 2 pli aĝaj fratinoj mortigis sian 14-jaraĝan fratinon kaj manĝis;
  • 69-jaraĝa virino mortigis sian nepinon, manĝigis per ties karno ŝiajn gepatrojn kaj gefratojn;
  • Patro mortigis 4- kaj 10-jaraĝajn filojn kaj manĝis.

La murdo tiucela poste estis kvalifikita kiel "banditismo" kaj ĝi falis en juĝpovon de armeaj tribunaloj. Pro kanibalismo poste plimulto de la armeaj tribunaloj verdiktis morton kaj konfiskon de la posedaĵoj. Apelacio ne estis ebla kaj la ekzekuto estis farita tuj post la proklamo de verdikto.

En registroj de A. Panfilenko, armea prokuroro de Leningrada provinco estis ankaŭ "sociologia statistiko" de tiuj ĉi kazoj. Viroj partoprenis en 36,5 % kaj virinoj en 63,5 % de la kazoj, per aĝo estis ambaŭ grupoj kompareblaj — 16-20 jaroj same kiel super 40. Kriman pasintecon havis el la kanibaloj nur 2 %. Registritaj estas ankaŭ ekzekutoj de ŝoforoj de ŝarĝaŭtoj, kiuj forŝutis por si iom da greno el sakoj, kiujn ili veturigis trans Ladoga lago. La manĝo estis tiutempe pli valora ol oro.

Finnlanda Stacio

[redakti | redakti fonton]

Dum la sieĝo, la Finnlanda Stacio estis la sola fervoja finstacio de Leningrado kiu restis uzebla. Tiu fervojo konektis Leningradon kun stacio apud la okcidenta bordo de la Lago Ladoga, kien venis la bezonataĵoj el la ne-okupaciitaj partoj de Sovetunio tra la lago, boate aŭ laŭ la laga glacio, laŭ la tiel nomita Vojo de Vivo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]