close
Saltu al enhavo

Échirolles

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Échirolles (stacidomo).
Échirolles
komunumo
komunumo en Francio Redakti la valoron en Wikidata vd

Blazono

Blazono
Administrado
Regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj
Departemento Isère
Arondismento Grenoble
Kantono ĉefurbo de 2 kantonoj
INSEE kodo 38151 [+]
Poŝtkodo 38130
En TTT Oficiala retejo [+]
Urbestro Renzo Sulli
Demografio
Loĝantaro 37 491  (2023) [+]
Loĝdenso 4 770 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 9′ N,  43′ O (mapo)45.1427777777785.7177777777778Koordinatoj: 45° 9′ N,  43′ O (mapo) [+]
Alto 237 m [+]
Areo 7,86 km² (786 ha) [+]
Échirolles (Isère)
Échirolles (Isère)
DEC
Situo de Échirolles
Échirolles (Metropolo Grenoblo-Alpoj)
Échirolles (Metropolo Grenoblo-Alpoj)
DEC
Situo sur situa mapo de
Metropolo Grenoblo-Alpoj

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Échirolles [+]
vdr

Échirolles [eŝiROL] estas franca komunumo kaj ĉirkaŭurbo de Grenoblo, lokita en la departemento Isère kaj en la regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 37 491 loĝantoj sur areo de 7,86 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 770 loĝantoj/km². La loĝantojn oni kutime nomigas Échirollois en la franca. Kune kun Saint-Martin-d'Hères, Échirolles estas do unu el la ĉefaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo.

La urbo estis malnovtempe laborista vilaĝo, kie plimulto el la loĝantoj laboris en la fabrikoj de viskozo, mondfama vegetaĵa materialo inventita en Échirolles en 1884.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Échirolles havas tre urban pejzaĝon. Ĝi viciĝas inter la sudaj ĉirkaŭurboj de Grenoblo, kaj estas alirebla per tri elirejoj de apuda aŭtovojo. Aliaj transportaĵoj inkludas aŭtobusojn kaj la grenoblan tramvojon A. Échirolles havas landlimojn kun la komunumoj Seyssins, Bresson, Champagnier, Eybens, Grenoblo, Jarrie kaj Le Pont-de-Claix.

La deveno de la nomo Échirolles ŝajnas kontestebla. La plej akceptata hipotezo asocias ĝin kun la latina vorto por "sciuro", tiel klarigante la ĉeeston de sciuro sur la blazono de la urbo. Dua hipotezo ligas la nomon al la vorto laîche, tio estas planto tipa de malsekaj medioj.

Vidindaĵoj

[redakti | redakti fonton]

La katolika preĝejo sankta Jakobo la maljuna, kore de la malnova vilaĝo, apartenas al la paroko Charles de Foucauld. Ekzistas cetere muzeo de la viskozo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]