Řeporyje
| Řeporyje | |
| urba parto | |
Placo en Řeporyje | |
| Oficiala nomo: Řeporyje | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Urba parto | Prago-Řeporyje, Prago 13 |
| Administrado | Prago 13 |
| Urba distrikto | Prago 5 |
| Administra municipo | Prago |
| Historia regiono | Bohemio |
| Domoj | 848 (2024) |
| Situo | Řeporyje |
| - koordinatoj | 50° 01′ 56″ N 14° 18′ 45″ O / 50.03222 °N, 14.31250 °O (mapo) |
| Loĝantaro | 4 729 (2021) |
| Plataĵo | Praga plataĵo |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 155 00 |
| Bazaj setlejunuoj | 5 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Prago
| |
| Retpaĝo: www | |
Řeporyje (germanigite Řepora kaj en la jaroj 1939–1945 germane Rübstich) estas ekde la jaro 1974 urba parto kaj katastra teritorio de Prago. Ĝi troviĝas sur la sudokcidenta rando de Prafgo, sur komenco de valo Dalejské údolí, kiu de ĉi tie etendiĝas laŭlonge laŭ rojo Dalejský potok. Plimulto de ties teritorio apartenas en urban parton Prago-Řeporyje escepte de malgranda neenloĝigita parto norde de strato Poncarova ulice kaj sude de Krteň, kiu apartenas en urban parton Prago 13. Estas ĉi tie registritaj 74 stratoj kaj 787 adresoj. Vivas ĉi tie 4 729 loĝantoj (2021). En la jaro 1919 Řeporyje estis avancita je kampurbo. Sur la norda flanko la konstruareo de Řeporyje flue transiras en katastron de Stodůlky, al kio estis akomodita la mem-administra membrigo de Prago, sed ne la limoj de la katastroj.
Historio
[redakti | redakti fonton]Fine de la dua mondmilito en Řeporyje eksidis stabo de Rusa Liberiga Armeo kaj komandanto de unu el divizioj de RLA ĉi tie eldonis la 6-an de majo 1945 ordonon, sur kies bazo la taĉmentoj de RLA venis por helpi al Praga ribelo.[1]
Post la dua mondmilito plu daŭrigis ŝanĝo de Řeporyje el agrikultura municipo en pragan antaŭurbon; en la jaro 1974 la municipo estis alligita al Prago enkadre de la granda disvastigado de la ĉefurbo ĉefe en la sudan kaj la orientan direkton.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 525 |
| 1880 | 682 |
| 1890 | 899 |
| 1900 | 1 411 |
| 1910 | 1 823 |
| 1921 | 1 880 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 2 816 |
| 1950 | 2 949 |
| 1961 | 2 942 |
| 1970 | 2 399 |
| 1980 | 2 559 |
| 1991 | 2 122 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 2 174 |
| 2011 | 3 727 |
| 2021 | 4 729 |
Memorindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- ekzistantaj
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Fervoja viadukto
- pereintaj konstruaĵoj
- Cisterciana monaĥejo (onidire)
Najbaraj teritorioj
[redakti | redakti fonton]En Prago
[redakti | redakti fonton]Ekster Prago
[redakti | redakti fonton]Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- La sudokcidenta flanko de placo en Řeporyje
- Vojkruciĝo de stratoj K chaloupce kaj Dalejská vidata de orienta terlango de la placo en Řeporyje.
- Strato Dalejská ulice ĉe viadukto al Zadní Kopanina.
- Fervoja traknivela pasejo en strato Ořešská ulice
- Strato Ořešská ulice ĉe vojkruciĝo kun strato Od školy
- Preĝejo de sanktaj Petro kaj Paŭlo
- Privata artlernejo
- Placo U Lva kun monumento al viktimoj de la 2-a mondmilito
- Kapelo en tombejo en Řeporyje
- Malnovĉeĥa domo sub roko en strato Ebrova ulice
- Ĝardeno Bubec kun artistaj objektoj
- Belartista Studio Bubec estas ĉiraŭita de artistaj objektoj plejparte el metalo
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vojtěch Gavriněv: Zastupitelstvo Řeporyjí jednomyslně odsouhlasilo pomník vlasovců, Seznam Zprávy, 10. 12. 2019



