Ruzyně
- Tiu ĉi artikolo temas pri teritorio de Prago. Pri flughaveno temas artikolo Flughaveno de Václav Havel Prago.
| Ruzyně | |
| germane Rusin | |
| urba parto | |
Vido al loĝdomaro Na Dědině kaj parto de Ruzyně de retena rezervujo Jiviny | |
| Oficiala nomo: Ruzyně | |
| Ŝtato | |
|---|---|
| Urba parto | Prago 6 |
| Administrada distrikto | Prago 6 |
| Urba distrikto | Prago 6 |
| Administra municipo | Prago |
| Historia regiono | Bohemio |
| Domoj | 1 010 (2024) |
| Situo | Ruzyně |
| - koordinatoj | 50° 05′ 01″ N 14° 18′ 03″ O / 50.08361 °N, 14.30083 °O (mapo) |
| Loĝantaro | 8 188 (2021) |
| Plataĵo | Praga plataĵo |
| Horzono | MET (UTC+1) |
| - somera tempo | MET (UTC+2) |
| Poŝtkodo | 161 00 |
| Bazaj setlejunuoj | 11 |
|
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
|
Situo enkadre de Prago
| |
Ruzyně (germane Rusin) estas urba parto kaj katastra teritorio de Prago, la konsisto de urba parto de distrikto kaj administra distrikto Prago 6. Antaŭ alligo al Prago en la jaro 1960 ĝi estis memstara municipo. Per la areo 15 km² ĝi estas post Horní Počernice la dua plej granda praga kvartalo. Parto de la malnova Ruzyně kun valoraj ekzemploj de popola arkitekturo estas ekde la jaro 1995 protektita kiel vilaĝa memoriga rezervejo. Vivas ĉi tie 8 188 loĝantoj (2021).
Historio
[redakti | redakti fonton]En la jaro 1970 estis pro kaŭzo de plilarĝigo de flughaveno Ruzyně al Prago alligitaj randaj partoj de ĝisnunaj katastraj teritorioj Přední Kopanina, Kněžívka, Kněževes, Dobrovíz, Hostivice kun la suma areo 6,96 km². Parto de tiuj ĉi teritorioj estis alligita al la katastra teritorio Ruzyně.
Sur la teritorio Ruzyně troviĝas Blanka monto, kie la 8-an de novembro 1620 okazis parto de batalo sur Blanka monto.
Loĝantaro
[redakti | redakti fonton]| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1869 | 975 |
| 1880 | 975 |
| 1890 | 1 093 |
| 1900 | 1 138 |
| 1910 | 1 205 |
| 1921 | 1 117 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 1930 | 3 534 |
| 1950 | 5 809 |
| 1961 | 5 633 |
| 1970 | 5 538 |
| 1980 | 4 597 |
| 1991 | 8 251 |
| Jaro | Loĝantoj |
|---|---|
| 2001 | 7 902 |
| 2011 | 8 406 |
| 2021 | 8 188 |
Signifaj objektoj
[redakti | redakti fonton]En la katastro de Ruzyně troviĝas granda internacia Flughaveno de Václav Havel Prago, antazxe kun nomo Internacia flughaveno Prago-Ruzyně, dank' al kio Ruzyně eniris en la tutŝtatan konscion jam antaŭ la dua mondmilito.
Al la malnova Ruzyni dukas objekto de Malliberejo Ruzyně – la nemisrigardebla estas akvoturo (el tempo, kiam la objekto estis uzata kiel sukerfarejo), kiu estas malĝuste miksata kun gardoturo. La malliberejo estiĝis en la jaro 1935 per alikonstruo de la eksa sukerfarejo.[1] En la jaro 1950 estis eln la malliberejo alkonstruita sesetaĝa konstruaĵo, per kiu estis finita komplekso de konstruaĵoj ĉirkaŭ la mallibereja korto.
La malliberejo Ruzyně estas konata, krom alia, ke ĉi tie en tempoj de la komunisma totalismo estis malliberigataj iujn signifajn ĉeĥajn personecojn, ekz. Václav Havel kaj multaj aliaj disidentoj kaj kontraŭuloj de la antaŭa reĝimo.
Pluaj fotoj
[redakti | redakti fonton]- Flughaveno Ruzyně, konstruado de nova terminalo
- Loĝdomaro Na Dědině
- Malnova placo en malnova Ruzyně
- Arch Centro kun turo de Malliberejo Ruzyně en fono
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Vazební věznice Praha-Ruzyně. Vězeňská služba České republiky. Arkivita el la originalo je 2007-06-28. Alirita 2007-11-25 .



