Afrika galinago
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||||||
| Gallinago nigripennis Bonaparte, 1839 | ||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La Afrika galinago (Gallinago nigripennis, laŭ kio ankaŭ Nigrapluma galinago, kaj nomita ankaŭ Etiopia galinago) estas eta fortika vadbirdo de la familio de Skolopedoj, kaj ordo de Ĥaradrioformaj. Temas pri mallgranda diketa vadbirdo. Ĝi reproduktiĝas en orienta kaj suda Afriko en malsekaj montomarĉoj je altitudoj de 1700-4000 m. For de la reprodukta sezono ĝi disiĝas amplekse, eĉ al marbordaj malaltaj teroj.
Priskribo
[redakti | redakti fonton]Tiu 30–32 cm longa galinago havas fortikan korpon kaj relative mallongajn krurojn por vadbirdo. Ĝiaj supraj partoj, kapo kaj kolo estas strieaj kaj bildaj per brilaj malhelbrunaj strioj kaj orkoloraj randoj en la plumoj formante liniojn laŭ ĝia dorso. La ventro estas blanka, kun iom da bruna strieco sur la flankoj sed neniam sur la ventro. La rozbruna beko estas tre longa, rekta kaj sufiĉe fortika. La kruroj kaj piedoj estas flavec-olivaj ĝis verdec-grizaj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kaj nematuruloj diferenciĝas nur pro la montrado de palaj randoj sur la flugilkovriloj.
La Afrika galinago povas esti konfuzita nur kun la tri migrantaj galinagoj kiuj same ĉeestas en ilia teritorio, nome la ordinara, la pinglovosta kaj la granda galinagoj. La granda galinago estas evidente pli granda, pli malhela kaj relative pli mallogbeka. Al la pinglovosta mankas la blankaj bordoj en flugilplumoj kaj la anguloj de iliaj vostoplumoj havas tre malmultan blankon.
La ordinara galinago estas tre simila al la Afrika, kvankam la Afrika estas pli malhela supre kaj longbeka; la identigo surgrunde nature estas tre malfacila. Dumfluge, la Afrika havas pli malrapidan, pli flugilfrapan flugmanieron per siaj pli rondoformaj flugiloj, kaj zigzagas malpli se timigita. La plej etenda blanko en la vosto estas ofte evidenta.
Subspecioj
[redakti | redakti fonton]Estas tri subspecioj de la Afrika galinago, nome la jenaj:
Kutimaro
[redakti | redakti fonton]La Afrika galinago konstruas telerforman neston el sekaj herboj en tre sekaj areoj de siaj reproduktejaj marĉoj. La nesto estas kaŝita en densa herbotufo. La reproduktado dependas de pluvoj en tropikoj, sed ĉefe en Aprilo ĝis Oktobro en Suda Afriko, kvankam la nestumado povas okazi en ajna monato.
Tiu birdospecio faras spektaklan flugan memmontradon, kiam la masklo flugas alte en cirkloj, sekvita de pova halto-falo dum kiu la birdo faras tipan tamburadon pere de vibrado fare de modifitaj eksteraj vostoplumoj.
La Afrika galinago estas sufiĉe ofta en taŭgaj marĉaj areoj de malsekaj regionoj kaj akvorezervejoj. Ĝi manĝas puŝante sian longan bekon profunde en la koton serĉante insektojn kaj vermojn. Se alarmite, ĝi frostiĝas, kaj ĝia kripta plumaro disponigas efikan kamufladon kiam la birdo restas senmove inter marĉa vegetaĵaro. Kiam timigita, ĝi forflugas rapide per zigzaga agado.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- Hayman, Marchant kaj Prater, Shorebirds (ISBN 0-395-37903-2)
- Ian Sinclair, Phil Hockey and Warwick Tarboton, SASOL Birds of Southern Africa (Struik 2002) (ISBN 1-86872-721-1)
- SASOL e-guide
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- (Ethiopian snipe) = African snipe - Speciteksto en The Atlas of Southern African Birds.


