Dejan Lovren
Aspekto
| Dejan Lovren | |
|---|---|
| Persona informo | |
| Naskiĝo | 5-an de julio 1989 (37-jaraĝa) en Zenica, |
| Lingvoj | kroata |
| Ŝtataneco | Kroatio |
| Familio | |
| Frat(in)o | Davor Lovren (en) |
| Okupo | |
| Okupo | futbalisto |
Dejan LOVREN estas kroata futbalisto kiu ludas kiel defendanto. Li naskiĝis la 5-an de julio 1989 en Zenica, do nun estas 37-jara.
Li komencis sian profesian klubkarieron kun Dinamo Zagreb en 2006. En januaro 2010, li estis dungita fare de la klubo Olympique Lyonnais. Ĉe tiu klubo, Lovren ludis tri-kaj-duonajn sezonojn, kaj venkis en la Franca Pokalo 2011-2012. Poste, en 2013 li estis dungita fare de la klubo Southampton FC. La 27-an de julio 2014, li ŝanĝis al la klubo Liverpool FC je 20 milionoj da eŭroj. Post 6 jaroj, la 27-an de julio 2020, li ŝanĝis al la rusa klubo Zenit Sankt-Peterburgo je 12 milionoj da eŭroj.
| ||||||
| ||||||

