Willard Libby
Willard Frank LIBBY (naskita la 17-an de decembro 1908 en Grand Valley, Koloradio – mortis la 8-an de septembro 1980 en Los-Anĝeleso) estis usona fizika kemiisto konata pro sia rolo en la disvolviĝo de radiokarbona datado en 1949, procezo kiu revoluciigis arkeologion kaj paleontologion. Pro siaj kontribuoj al la teamo kiu disvolvis ĉi tiun procezon, Libby ricevis la Nobel-premion pri kemio en 1960.
Dum la Dua Mondmilito, li aktive partoprenis en la disvolviĝo de proceduro por apartigi uraniajn izotopojn ĉe Universitato Kolumbio, kiel komenca fazo de la konata Projekto Manhattan por la fabrikado de la atombombo.[1][2] Dum sia tempo en la Projekto Manhattan, li laboris kune kun Harold Clayton Urey kaj respondecis pri la apartigo kaj riĉigo de uranio-235 izotopoj, kiuj estis uzitaj en la atombombo faligita sur la japanan urbon Hiroŝimo.
Specialiĝante pri la studo de radioaktiveco en vivantaj histoj, en 1949 li enkondukis la kronologian kalkulon bazitan sur la radioaktiveco de karbono-14 enhavita en organikaj restaĵoj, kies aĝon oni devas determini, kaj konatan kiel karbono-14-datigo.
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Willard F. Libby – Biographical. Nobel Foundation. Alirita December 7, 2014 .
- ↑ "Science: The Philosophers' Stone", August 15, 1955.
| ||||||||||||
- Mortintoj en Los-Anĝeleso
- Naskiĝintoj en 1908
- Mortintoj en 1980
- Nobel-premiitoj pri kemio
- Viroj
- Naskiĝintoj la 17-an de decembro
- Mortintoj la 8-an de septembro
- Personoj de la jaro laŭ magazino Time
- Membroj de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj
- Membroj de la Usona Nacia Akademio de Sciencoj
- Usonaj Nobel-premiitoj
- Usonaj fizikaj kemiistoj

