close
Saltu al enhavo

Oregono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Oregono
Ŝtato de Oregono
Ŝtata flago de Oregono Ŝtata blazono de Oregono
(Flago de Oregono) (Blazono de Oregono)
Ŝtata kromnomo: Beaver State ("Kastora Ŝtato")
Mapo de Usono kun Oregono montrata

Map

Aliaj subŝtatoj de Usono
ĈefurboSalem
Plej granda urboPortland
GuberniestroTina Kotek
(ekde 9-a de januaro 2023)
Areo255,026 km² (?)
Loĝantaro (2020)
 - Loĝantaro4 237 256 (?-a)
 - Denso16,61 /km² (?-a)
Aliĝo
 - Dato14-a de februaro 1859
 - Ordo33
Horzono
Latitudo42° N al 46° 18′ N
Longitudo116° 28′ U al 124° 38′ U
Larĝeco640 km
Longeco580 km
Alteco
 - Plej altaMonto Hood, 3,428.8 m
 - Meza alteco1,000 m
 - Plej malaltaPacifika Oceano, marnivelo m
Mallongigoj
 - USPSOR
 - ISO 3166-2US-OR
Retejowww.oregon.gov
vdr
Mapo de Oregono

Oregono (angle Oregon [OR-e-gan]) estas subŝtato de Usono. Ĝi fariĝis la 33-a usona subŝtato la 14-an de februaro 1859.

Post la malkresko de pelt-komerco, ligno fariĝis la ĉefa industrio de la ŝtato. Lastatempe, komputilaj firmaoj forlasante Kalifornion por pli bona etoso translokiĝis al Oregono kie ili kontribuas al la ekonomio.

La ŝtato tradicie estas politike progresema. Ĝi estas unu el la plej aktivaj ŝtatoj en la natur-protektada movado.

Pluraj indiĝenaj lingvoj estas parolataj en Oregono (krom la angla lingvo kaj aliaj lingvoj de enmigrintoj lastatempaj); pluraj aliaj iam parolitaj lingvoj de Oregono ne plu havas vivantajn parolantojn.

Aliaj setlejoj

[redakti | redakti fonton]

Geografio

[redakti | redakti fonton]

Monto Hood (angle Mount Hood; ĉinuke Wy'east) estas dormanta sed eventuale erupcionta vulkano en la norda parto de Oregono. Ĝia plej alta pinto altas ĉirkaŭ 3429 metrojn super la oceana marnivelo.

Kabo Foulweather (Kabo Veteraĉo) estas elstaraĵo el bazalto 150 m al la Pacifika Oceano en la centra marbordo de Oregono en la Kantono Lincoln sude de la golfo kaj urbo Depoe Bay. La kabo estas fama kiel la unua elstaraĵo en la nordokcidenta marbordo de Nova Albiono (laŭ la tiama nomo) kiu estis vidata kaj nomita de la kapitano James Cook, dum sia tria vojaĝo mondoĉirkaŭa.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]