close
Saltu al enhavo

Alex Sandro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alex Sandro
Persona informo
Naskonomo Alex Sandro Lobo Silva
Naskiĝo 26-an de januaro 1991 (1991-01-26) (35-jaraĝa)
en Catanduva
Lingvoj portugala
Ŝtataneco Brazilo Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo futbalisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Alex Sandro - je plena nomo Alex Sandro Lobo Silva - estas brazila futbalista plenmalantaŭulo. Li naskiĝis la 26-an de januaro 1991 en Catanduva, subŝtato San-Paŭlio, do nun estas 35-jaraĝa. Ekde 2024 li membras en la unua vira teamo de la klubo Clube de Regatas do Flamengo, post naŭ antaŭaj profesiaj jaroj en la unua teamo de la itala klubo Juventus FC en Torino. Krome ekde la jaro 2011 li estas membro de la vira brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la nacia teamo li interalie partoprenis en la Futbala Mondpokalo 2022, kie li rekoneblis per la numero "6".